Pago-servo Alipay uzata de flugkompanio Finnair
Dum la pasintaj pli ol 30 jaroj flugkompanio Finnair estigis ses rektajn flugojn inter Helsinko kaj ĉinaj Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Xi'an, Chongqing kaj Honkongo. Per tiu flugkompanio ĉiusemajne okazas averaĝe 30 flugoj al Ĉinio. Finnair estas unu el la plej grandaj eŭropaj flugkompanioj, kiuj flugas al Ĉinio.
Fine de januaro 2017, finnaj flugkompanio Finnair kaj kompanio ePassi kune estigis pago-servon Alipay en flugoj de Ŝanhajo al Helsinko. Tiam Alipay estis unuafoje uzata en fluganta aviadilo. Ĉar la efiko de pago per Alipay estis tre bona, Finnair estigis pago-servon Alipay ankaŭ en flugoj inter Pekino kaj Helsinko ekde la komenco de marto.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat