El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sakuro pompas en la nokto de Ŝanhajo

| 2017-04-05
Bookmark and Share

 

    Lastatempe komenciĝis la plej bona periodo por spekti la florojn de sakuro (Prunus subhirtella) en la ĝardeno de la universitato Tongji en Ŝanhajo. Kiam la nokto kovras la teron, la sakurfloroj pompas sub la lumo de brilaj lampoj. La aparte ĉarma pejzaĝo allogas urbanojn kaj turistojn.

 

 

    En la jaro 1996 la universitato komencis kunlaboron kun la japana kompanio CSK. Dum tiu periodo la kompanio, celante montri sian sincerecon kaj celebri la 90-an datrevenon de la stariĝo de la universitato, donacis al la universitato 100 arbidojn de sakuro.

 

 

    Nun la arboj bone kreskas laŭ la "sakur-aleo" en la universitato. Tie ankaŭ staras monumento por memorigi la amikecon inter Ĉinio kaj Japanio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments