El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Mia vizito al Tajlando (II): en Bangkoko katoj endormiĝas surstrate, dumtage...

| 2017-04-01
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Estis la unua fojo, ke mi vizitis Tajlandon kaj eĉ iun landon en Sudorienta Azio. La restado estis agrabla - la plej alta temperaturo ĉiam estis tridek kelkaj celsiaj gradoj. Tamen Kampo atentigis al mi, ke en la varma sezono ĝi povas atingi kvardek gradojn, kio iom timigas min pensi pri la ideo loĝi en la lando.

 

    Ne tiom fremda kiom mi atendis

 

    Antaŭ ol viziti la landon mi imagis ĝin multe pli ekzotika aŭ fremda. Kiam mi atingis la internacian flughavenon Suvarnabhumi mi trovis multe da alvenantoj kaj forirantoj, kiuj ŝajne estas el Suda Azio kaj Mezoriento. Tio sentigis al mi, ke la lando ja estas multe pli proksima al tiuj mondpartoj ol orienta Azio. Sed kiam mi atingis la urbocentron mi ricevis familiaran impreson malgraŭ iom da ekzotikeco, kiun donas ekzemple la skribaĵoj en la taja lingvo.

 

Granda portreto de Rama la 9-a
 
Sur muro pendas nigra-blanka tuko.
 

    En oktobro 2016 forpasis la antaŭa reĝo, Rama la 9-a aŭ Bhumibol Adulyadej. Ankaŭ dum mia restado mi trovis, ke en la reĝa palaco kaj ĉe la registaraj konstruaĵoj oni pendigis grandan foton de la reĝo por esprimi senton de funebro kaj oni samcele kovris murojn de la konstruaĵoj per la nigra kaj blanka koloroj. Mi aŭdis, ke por ordinaraj tajlandanoj la periodo de deviga funebro jam pasis, sed multaj el ili daŭre portas nigran veston. Tio multe mirigis min, ke oni memvole faras tion eĉ post la fino de la postulata tempodaŭro.

 

    Senzorge vivantaj bestoj

 

    Por mi, kiel amanto de katoj, estis aparte interese, ke en Bangkoko katoj kaj ankaŭ hundoj ŝajne vivas tute senzorge kaj sentime. Proksime de la gastejo Taewez, kie okazis la Verda Lernejo, fakte trans la strato foje mi trovis malgrandan katon profunde dormanta surstrate. Tre bedaŭrinde, ke mi ne sukcesis foti la scenon! Mi demandis min ĉu la varmo de la urbo devigas la beston tiel profunde dormi. Tamen devas esti, ke ankaŭ la sinteno de la ĉirkaŭaj homoj certe sentigas al la kato, ke ĝi povas sendanĝere dormi flanke de strato, meze de trotuaro. Nu, se vi retumas, vi trovas, ke la vivo al strataj bestoj ne estas tiom facila ankaŭ en la ĉefurbo de Tajlando. Sed katoj en Pekino aŭ Tokio eĉ ne kuraĝus endormiĝi surstrate, kaj kutime tuj sage forkuras, se vi provas tuŝi ilin.

 

En turismejo mi karesas katon.
 
La kato ĝuas postkaresajn momentojn.
 

    Multaj el la tajlandanoj sincere kredas je teravada budhismo, alia branĉo de tiu ĉi religio ol tiu kiu disvastiĝis en orienta Azio, nomata mahajana. Tio faras la tajlandanojn ĝentilaj kaj kompatemaj ne nur al aliaj kunhomoj sed ankaŭ al bestoj, oni diras. Mi eĉ legis, ke inter la tajlandanoj estas populara la ideo de reenkarniĝo kaj ke ili pensas, ke tiuj katoj, hundoj kaj aliaj bestoj kiuj vivas ĉirkaŭe povus esti eĉ iliaj familianoj en iu el la aliaj vivoj. Bedaŭrinde mi ne demandis iun tajlandanon ĉu tio estas vera aŭ ne. Nu, ankaŭ japanoj, kiuj kulture estas sub la forta influo de mahajana budhismo, okaze parolas pri aliaj vivoj kaj metempsikozo, sed tio ne nepre signifas, ke ili elkore kredas tiujn aferojn...

 

    Tiuj ĉi onidiroj ankaŭ kontraŭdiras alian informon, kiun mi trovis interrete. Ĝi diras, ke ĝis lastatempe en Tajlando inter la bestoj la hundo estis konsiderata de la plej malalta rango, kaj homoj malbone traktis ĝin. Oni ofte ĝin piedbatis, ĵetis al ĝi ŝtonon aŭ batis ĝin per bastono. La forpasinta reĝo Rama la 9-a foje verkis libron pri sia hundino Tongdaeng, kaj tio iom post iom ŝanĝis la sintenon de la tajlandanoj al hundoj. Tio do montras, ke la forpasinta monarĥo ne nur unu fojon sukcesis interpacigi inter si batalantajn politikistojn kaj militistojn (puĉoj fare de militistoj ofte okazis en la lando) sed ankaŭ eduki la tutan popolon por ke ĝi traktu la hundojn pli amike kaj milde.

 

    Ankaŭ la ĉina lingvo malfermas al ni la pordon

 

    Dum la restado en Bangkoko mi trovis, ke en la urbo vivas sufiĉe multe da elmigrintaj ĉinoj kaj iliaj posteuloj. Tion malkaŝis al mi ŝildoj de vendejoj, en kiuj dominas la tajaj literoj sed ofte aldoniĝas en malgrandaj litertipoj la ĉinaj ideogramoj. Ne temis pri ĉina kvartalo, kiun mi ja vizitis, sed ankaŭ en aliaj lokoj ne malofte mi trovis la ideogramojn. Mi kun surprizo trovis, ke ankaŭ ekster la ĉina kvartalo anonco pri la konstruado de metroo estas skribita en la taja kaj la ĉina. Supozeble tiu skribaĵo ne celas turistojn ĉar alie oni skribus ankaŭ en la angla. Tio montras, ke estas multe da bangkokanoj, kiuj scipovas legi la ideogramojn.

 

Ĉina kvartalo en Bangkoko
 
Mastro de manĝejo, kiu montriĝis elmigrinta ĉino
 

    Tiu konstato ne estis limigita nur al "pejzaĝ-lingvistiko". Mi hazarde renkontis elmigrintan ĉinon kaj parolis kun li. Estis en iu vespero dum la Verda Lernejo. Mi iris vespermanĝi kun kelkaj gesamideanoj. Warut estis la sola tajlandano inter ni. Ni eniris en lokan malgrandan manĝejon kaj mendis kelkajn pladojn. Dum ni babilis la mastro venis al ni, kaj parolis kun Warut en la taja. Foje ideo trafis min: ĉu la mastro ne estas elmigrinta ĉino? Mi alparolis lin en la ĉina, kaj tio ja funkciis! Li diris, ke liaj gepatroj venas de la provinco Fujian, kiu estas hejmloko de multaj elmigrintaj ĉinoj. Ja estis agrabla surprizo kaj malkovro, ke ne nur Esperanto malfermas al ni pordon sed ankaŭ la ĉina. La elmigrintaj ĉinoj estas dissemitaj tra la tuta mondo same kiel la verda popolo, kaj eĉ la nombro de la unua estas multe pli granda ol la nia...

 

    Rapide pasis la agrabla restado en Bangkoko. En la tago de mia forveturo, frumatene ekirante al la flughaveno Kampo kaj mi hazarde renkontis simpatian gardiston de la etaĝdomo de Kampo, kiu rapidis al la laboro. Li bone amikiĝis kun Kampo kaj cetere jam rekonis mian vizaĝon. En la balbuta angla li demandis nin kien ni iras. Mia gastiganto klarigis, ke mi reflugos al Pekino. Sinjoro gardisto montris iom malgajan mienon sur la vizaĝo kaj diris al mi: "again!". Ne necesas klarigi kion li volis diri, kaj ankaŭ, ke mi certe volas iam denove esti en Tajlando.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments