El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017

| 2017-03-27
Bookmark and Share
 

    La 25an de marto en Hainan, Ĉinio, inaŭguriĝis la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis salutmesaĝon por tiu kunveno kaj esprimis, ke la ĉeestantoj kune kontribuu saĝecon por solvi la problemojn en monda kaj regiona ekonomioj, kaj kune antaǔenpuŝu la pli viglan, enhavan kaj kontinuigeblan procezon de ekonomia tutmondiĝo.

 

    Xi Jinping emfazis, ke ĉi-jare la ĉeftemo de la forumo Rekta Vizaĝo al Estonteco de Tutmondiĝo kaj Libera Komerco montras la atenton de la internacia komunumo, precipe de aziaj landoj, al ekonomia tutmondiĝo. Pli ol 1700 reprezentantoj de la politika kaj komerca rondoj kaj kleruloj el 50 landoj ĉeestis al tiu inaŭguro.

 

    Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli ĉeestis tiun inaŭguron kaj faris prelegon Kunmane Akceli Ekonomian Tutmondiĝon kaj Kune Konstrui Belan Estontecon de Azio kaj la Tuta Mondo.

 

    Zhang diris, ke en januaro de ĉi-jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan prelegon en la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazinta en Davos, Svisio. Xi profunde eksplikis la ekonomian tutmondiĝon kaj klare donis direkton por trakti malfacilon kaj defion de la tutmonda ekonomio kaj akceli la homaron al prosperiĝo kaj progresiĝo. La aziaj landoj aktive partoprenis en la ekonomian tutmondiĝon, realigis disvolviĝon transpaŝi sin mem kaj kreis la azian miraklon. Ili antaŭenpuŝis kreskon de la tutmonda ekonomio kaj liveris ŝancon en Azio. Ili eliris modernigan vojon kun azia karakterizaĵo kaj akumulis spertojn de la Azio. Oni devas kapti la okazon de la mondo, konformiĝi al la tendenco de la tempoj, resumi la aziajn spertojn, apliki la azian saĝon, kunmane akceli ekonomian tutmondiĝon kaj liberan komercadon kaj kune konstrui komunumon de komuna future por la aziaj popoloj eĉ por la homaro.

 

Redaktoro:Xiong Shan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments