21 amaskomunikilaj gvidantoj atingis komunajn opiniojn pri Kunlabora Organizo de Aziaj Amaskomunikiloj
La 23an de marto okazis Rondtabla Kunveno de Amaskomunikilaj Gvidantoj sub la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2017. 21 amaskomunikilaj gvidantoj el 15 landoj faris diskuton pri nova estonteco de kunlaboro de aziaj amaskomunikiloj. Ili atingis pluapaŝajn komunajn opiniojn pri establiĝo de Azia Amaskomunikila Kunlabora Organizo.
La Rondtabla Kunveno de Amaskomunikilaj Gvidantoj estis organizita de Boao-Forumo por Azio, Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Asocio de Publika Diplomatio.
En la lastjara kunveno 13 amaskomunikiloj el 8 landoj atingis unuapaŝan planon por establi Kunlaboran Organizon de Aziaj Amaskomunikiloj. Ĉi-jare fortiĝis la komunaj opinioj.
(el ĈRI)
Redaktoro : Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat