El Popola Ĉinio>头条新闻>

La germana versio de la ĉina klasika romano Pilgrimo al la Okcidento estis premiita en la 13-a Premio de la Lepsika Librofoiro

| 2017-03-24
Bookmark and Share

    La 23-an de marto estis publikigita la nomlisto de la premiitoj de la 13-a Premio de la Lepsika Librofoiro (13. Preis der Leipziger Buchmesse). La svisa tradukistino Eva Luedi Kong gajnis la premion pri tradukado per sia plena germanigo de la romano Pilgrimo al la Okcidento. En oktobro 2016 la germana versio de tiu ĉi klasika romano estis eldonita de la germana eldonejo Reclam.

 

 
 

    Eva Luedi Kong naskiĝis en Svislando en 1968, kaj vivis en Ĉinio dum 25 jaroj. Pri la kialo de ŝia premiiĝo la organizanto de la Lepsika Librofoiro diris, ke antaŭe ne ekzistis en la germana lingvo la plena traduko de Pilgrimo al la Okcidento kiel la plej konata romano en Ĉinio, kaj estis nur mallongigita versio. La organizanto diris: "Tio ne estas nura traduko, fakte estas konstruo de ponto inter krutaĵoj de malsamaj epokoj kaj pensmanieroj. Kaj tio estas ĝuste la vera signifo de 'monda literaturo': literaturo veninta el la mondo kaj alvenanta al la mondo."

 

    La premio, konata kiel "unu el la plej atentataj literaturaj premioj en Germanio", estas ĉiujare donata al la bonkvalitaj libroj en la germana lingvo nove eldonitaj de eldonista rondo. La totala monsumo de la premio estas 60 mil eŭroj, kaj dividata de tri ricevantoj respektive en la kampoj de beletro, nefikcio/eseo kaj tradukado.

 

 

    La verko Pilgrimo al la Okcidento kun cent ĉapitroj, unu el la 4 monumentaj klasikaj romanoj de Ĉinio, ne nur estas populara en Ĉinio, sed ankaŭ renoma en la mondo. En 2009 eldoniĝis la Esperanto-versio de la romano. Ĝi estas esperantigita de Laŭlum (Li Shijun, 1923-2012), iamaj membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, esperantologo, Esperanto-tradukisto kaj -verkisto.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments