El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Sudokcident-ĉina Germoplasma Banko de Sovaĝaj Specioj

| 2017-03-22
Bookmark and Share
 
 
 

    La Sudokcident-ĉina Germoplasma Banko de Sovaĝaj Specioj estas en la provinco Kunming, sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ konata kiel "Arkeo de Noa" por plantoj. La banko estas la unua nacia germoplasma datenbanko por sovaĝaj specioj en Ĉinio, la plej granda por sovaĝaj plantoj en Azio, kaj la dua plej granda en la mondo. La institucio nun kolektas kaj konservas preskaŭ dek milojn da "germoplasmoj", t.e. vivantaj genetikaj resursoj kiel semoj aŭ histoj, el Ĉinio kaj el la tuta mondo.

 

    La banko celas kolekti kaj konservi rarajn, endanĝerigitajn kaj unikajn speciojn. Ĝi ekkonstruiĝis en 2005 kaj eniris en la liston de la dek plej gravaj projektoj por scienc-teknika progreso de Ĉinio. La semoj, kolektitaj en la naturo, devas esti determinitaj, registritaj, sekigitaj, purigitaj, ekzamenitaj per radiografio, re-sekigitaj, stokitaj kaj eksperimentitaj. En ĉiu kvina ĝis deka jaro ili devas esti denove prenitaj el la stoko, kaj re-testitaj por certigi, ke ili povas ankoraŭ burĝoni.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments