El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tutmonda varmiĝo kaŭzas la multiĝon de fumnebulo en Pekino

| 2017-03-22
Bookmark and Share

    La 21-an de marto la ĉina Qingdao-a Ŝtata Laboratorio pri Mara Scienco kaj Teknologio publikigis rezulton de esploro, kiu montras, ke la tutmonda varmiĝo kaŭzas la multiĝon de fumnebula vetero en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. La esplorado estas farita de Cai Wenju, ĉef-sciencisto de la laboratorio, kaj Wu Lixin, direktoro de la laboratorio kaj membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

Kompara bildo pri pekina fumnebulo
 

    Cai Wenju diris, ke ordinare oni konsideras poluadon kiel kialon de fumnebulo, sed la influo de la vetero ne devas esti neglektata. Ekzemple, vintre en Pekino, kiam okazas fumnebulo, malfortiĝas la norda vento sur tersurfaco kaj la nordokcidenta en meza troposfero kaj plistabilas la suba tavolo de teratmosfero, kaj tiaj veteraj kondiĉoj ege malhelpas la disiĝon de fumnebulo, kaj igas la poluadon pli serioza.

 

    La esplorado montras, ke pro la tutmonda varmiĝo, kompare kun la datumoj de la pasinta jarcento, tiaj veteraj kondiĉoj plioftiĝis je 50%, kaj ilia daŭrotempo longiĝis je 80%. Tiu ĉi ŝanĝo koncernas serion da ŝanĝoj en tera atmosfero kiel fono inkluzive de rapida varmiĝo de subtavola atmosfero kaj mildiĝo de vintra vento en orienta Azio, kiuj estas kaŭzataj de la tutmonda varmiĝo. La fenomenoj multigas la aperon de fumnebulo en Pekino.

 

    Cai Wenju diris, ke la rezulto de tiu ĉi esploro ne validas por ĉiuj urboj kun serioza fumnebulo, ĉar ĉiu urbo havas siajn proprajn topografion, fontojn kaj direkton de poluado, veter-kondiĉojn kaj aliajn. Do, la kialoj de fumnebulo estas malsamaj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments