El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ruĝvertaj gruoj en la Natur-rezervejo Zhalong, Heilongjiang, Ĉinio

| 2017-03-21
Bookmark and Share
 
 
 

    La Natur-rezervejo Zhalong, kiu estis inkludita en la monda listo de gravaj malsekejoj en 1992, estas unu el la 6 plej belaj malsekejoj en Ĉinio. La ĉefaj celobjektoj protektataj tie estas ruĝvertaj gruoj, aliaj raraj birdoj kaj la ekosistemo de la malsekejo.

 

 
 
 

    En antikva Ĉinio gruoj estis konsiderataj kiel noblaj kaj bonaŭguraj birdoj kaj inter ili ruĝvertaj gruoj apartenas al unu el la plej valoraj. Laŭraporte nun estas nur pli ol 2 mil ruĝvertaj gruoj en la tuta mondo, kaj ili estas ĉefe koncentritaj en nordorienta Ĉinio, orienta Mongolio, orienta marbordo de Wusuli-rivero en Rusio, Korea Popol-Demokratia Respubliko, Suda Koreio kaj Hokajdo en Japanio. En Zhalong vivas pli ol 400 ruĝvertaj gruoj, kiuj okupas kvinonon de la tuta kvanto de ruĝvertaj gruoj en la mondo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments