El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Tago de Dormo: ĉu vi bone dormos hodiaŭ vespere?

| 2017-03-21
Bookmark and Share
 

    La 21a de marto estas la Monda Tago de Dormo. Lastatempe Ĉina Dormesplora Societo publikigis Raporton pri Dormo de Ĉinaj Junuloj. Bona dormo estas dezirego de multaj junuloj.

 

    Nur kvarono da enketitoj bone dormas

 

    Inter proksimume 60 mil enketitoj en la aĝo inter 10 kaj 45 jaroj, 76% el ili havas malfacilon en endormiĝo, pli ol 13% sentas sin en aflikta stato, kaj 24% diris, ke ĝenerale ili bone dormas. Nur 11% da feliĉuloj povas seninterrompe dormi ĝis la sekva mateno, kaj la aliaj diris, ke ili ofte vekiĝas nokte.

 

    Elektronika produkto kaŭzas malfruan dormon

 

    Laboranto el la societo opinias, ke premo, angoro kaj depresio malbonigas dormon. Elektronikaĵoj ankaŭ kontribuas por malbona dormo, ĉar ilia lumefiko malpliigas sekrecion de melanino kaj malbonigas la dormon. 93% da enketitoj ludas, rigardas filmojn aŭ retbutikumas per poŝtelefono. Enketistoj diris, ke multaj ĉinaj junuloj ne havas regulan ripozhoraron, kaj tio influas seksan deziron kaj apetiton, pliigas la riskon malsaniĝi je kancero kaj malaltigas efikecon de laboro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments