El Popola Ĉinio>头条新闻>

La du sesioj de Ĉinio kaptis tutmondan atenton

| 2017-03-21
Bookmark and Share
 

    Laŭ rilata statistiko, la nombro de eksterlandaj ĵurnalistoj al la ĉi-jaraj du sesioj atingis 1 250, kiuj konsistigas trionon de la totala nombro de la ĵurnalistoj al ili. La donitaĵoj el la retejo de la novaĵagentejo Xinhua montras, ke la atento de eksterlandaj popolopinioj al la ĉi-jaraj du sesioj altiĝis je 80.89% kompare kun la pasinta jaro, kaj "observi Ĉinion, dividi kaj lerni spertojn" estas fokuso atentata de ili.

 

    Davlatzoda Parviz, taĝika ambasadoro en Ĉinio, atentas ĉefe pri ekonomia reformado de Ĉinio, dirinte: "Ĉinaj politikoj pri ekonomia reformado ne nur ŝanĝas Ĉinion, sed ankaŭ akcelos disvolvadon de Taĝikio kaj plu influos regionan kaj mondan ekonomion."

 

    Sarmi Kamharvey, raportisto de la egipta ĵurnalo Al-Ahram diris, ke ĉinaj politikoj pri Afriko kaj arabaj landoj estas multe atentataj de li, ĉar ili rilatas al kunlaboroj inter Ĉinio kaj Egiptio kaj al politiko-ellaborado de Egiptio.

 

    Aŭstralia ĵurnalo Financial Review komentis, ke por la aŭstralia ekonomio, la laborraporto de la ĉina registaro estas pli grava ol la buĝeto de Aŭstralio.

 

    La raporto "La plej bonaj landoj en la mondo en 2017", publikigita de US News & World Report kaj la Lernejo Wharton, montras, ke la ekonomia influo de Ĉinio atingis 10 poentojn, kaj superis tiun de Usono, Japanio kaj aliaj evoluintaj landoj.

 

    "Ĉinio estos ŝlosila faktoro por rapidigi reprosperiĝon de la monda ekonomio en 2017." Antaŭ nelonge la Internacia Mon-Fonduso antaŭkalkulis, ke ĉi-jare la kresko-rapideco de la ĉina ekonomio pliiĝos je 0.3% kaj atingos 6.5%. La Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvo, Eŭropa Komisiono kaj aliaj eksterlandaj organizoj sinsekve publikigis raportojn pri bona perspektivo de la ĉina ekonomio.

 

    Andrew Parmley, estro de la Urbo de Londono, diris: "La kresko kaj stabileco de Ĉinio utilas al la mondo, kaj iagrade la sukceso de Ĉinio signifas tiun de la mondo."

 

    Alexander Nowacic, kiu loĝis en Ĉinio dum 13 jaroj, diris: "Ĉinio eksportas al la mondo kapitalon, teknikojn kaj specialajn lertecojn. Ĝuste tio estas bezonata de Serbio."

 

    Anibal Sowteller, esploristo de la Ĉina-Veracruzana Esplora Centro sub la Universitato Veracruzana, laŭdas Ĉinion pro ĝiaj persisto en malferma politiko kaj pozitiva antaŭenpuŝo de komerco, investo kaj infrastruktura konstruado. Li diris: "Ĉinio liveras al multaj landoj ŝancon por disvolvado, kaj ankaŭ la mondo volas preni la antaŭenirantan veturilon de Ĉinio por disvolvi kune kun ĝi."

 

    "La du sesioj de Ĉinio kreis 'tutmondan atendon', Francisco Carrión, ekvadora eksministro pri eksterlandaj aferoj, laŭdis: "La decidoj aprobitaj dum la du sesioj donos gravan influon al la mondo."

 

    "La du sesioj rilatas ne nur al ĉinaj aferoj, sed ankaŭ al traktado de tutmondaj aferoj." Tiel komentis la signifon de la du sesioj de Ĉinio la brita ĵurnalo The Guardian.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments