El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina profesoro ricevis ordenon de la Brita Imperio

| 2017-03-20
Bookmark and Share
 

    La 16-an de marto, Jiang Wenguo, ĉina profesoro laboranta en la brita universitato Cardiff ricevis ordenon de la Brita Imperio donitan de la brita princo Charles en Bukingham-palaco. Tio estas la unua fojo, ke la premio estis donita al sciencisto naskiĝinta en la ĉeftero de Ĉinio.

 

    Jiang ricevis la ordenon pro kontribuo en kancera esplorado. Dum la lastaj 20 jaroj li faris grandan kontribuon al kunlaboro kaj trejnado de medicinaj talentuloj en Ĉinio kaj Britio. La projektoj de universitato Cardiff pri kancera esplorado kun Pekina Universitato kaj kun Ĉefurba Medicina Universitato de Ĉinio, gviditaj de li, iam gajnis la premion Internacia Kunlaboro pri Supera Edukado, donitan de la ĵurnalo The Times. La stipendio de universitato Cardiff, lanĉita de li por disvolviĝo de la ĉina medicino, jam edukis pli ol centon da kuracistoj kaj medicinaj esploristoj en Pekino, Guangzhou, Chongqing, Shandong, la Interna Mongolio, nordorienta Ĉinio ktp.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments