El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laboristoj forigantaj danĝerajn ŝtonojn por certigi la sekurecon de fervojo en Henan, Ĉinio

| 2017-03-17
Bookmark and Share
 
 
 
 

    La fervoja linio Taiyuan-Jiaozuo (pli mallonge nomata "Taijiao") estas grava transporta koridoro en norda Ĉinio. Ĝi estas precipe grava por transporti karbon el la provinco Shanxi, kies ĉefurbo estas Taiyuan, al aliaj provincoj inkluzive de la provinco Henan, kie situas Jiaozuo. La fervoja linio trapasas pli-ol-100-kilometran grandan kanjonon kaj aliajn kompleksajn kaj abruptajn terenojn. Estas menciinde, ke sur la montoj, laŭ kiuj iras la fervoja linio, estas multe da kalkŝtonoj, kiuj ofte falas al la fervoja trako.

 

    Por certigi la sekurecon de la fervojo, specialaj laboristoj kun profesiaj iloj ĉiujare grimpas supren al tiuj montoj de ilia flanko, inspektas la ĉirkaŭaĵon kaj ankaŭ forigas danĝerajn ŝtonojn. Ili devas labori pendante sur klifo sen alligiteco. Sur certa areo, ili ankaŭ devas instali fermitan barilon por bloki falantajn ŝtonojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments