El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Xinxiang-a Esperanto-Asocio komencis kunlabori kun loka entrepreno

| 2017-03-17
Bookmark and Share
La tetrinkejo, kie okazis ankaŭ la ĉi-foja ceremonio, funkcias kiel kunvenejo de malgrandaj aktivadoj de la asocio. (Maldekstre estas Liu Jiahe, prezidanto de la asocio)
 

    Je la 14-a horo de la 5-a de marto, okazis ceremonio por lanĉi kunlaboron inter la Xinxiang-a Esperanto-Asocio kaj la frostoĉena kompanio Dengke en la "Ĝardena Tetrinkejo", malfermita de la Esperanto-asocio. Dek du personoj, inkluzive de estroj de la kompanio kaj prezidanto de la asocio Liu Jiahe, ĉeestis al la ceremonio. Ambaŭ flankoj subskribis la dokumentojn pri kunlaboro kaj interŝanĝis ilin.

 

    Unu el la roloj atendataj de Esperanto estas, ke ĝi funkciu kiel ilo de lingvaj interŝanĝoj en la internacia socio. La asocio volas, paralele al la disvastigo de Esperanto, fari ion por helpi la kreskadon de loka komercado. La produktaĵoj de la kompanio Dengke ĝuste taŭgas por la plano de la asocio. Antaŭe, la asocio sukcese faris similan kunlaboron. Do, la du flankoj klopodos por glate kombini komercon kaj Esperanton kaj akiri "kungajnon".

 

    Lastatempe la asocio ankaŭ okazigis plivastigitan konsilian kunvenon. Dek kelkaj partoprenantoj diskutis pri la Esperanto-aranĝoj en la kuranta jaro.

 

Raportita de Liu Jiahe kaj Jin Jianxiong

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments