Ĉinologiaj verkoj unuafoje publikigitaj en Londona Librofoiro
La 14-an de marto verkoj de internaciaj famaj ĉinologoj estis publikigitaj unuafoje en la 46-a Londona Librofoiro. Tiuj verkoj helpos fremdajn legantojn pli bone kompreni Ĉinion.
Tiuj verkoj estas parto de la libroserio Ĉinaj Rakontoj Verkitaj de Eksterlandanoj, al kiu apartenas Memorado de la Pasinteco, verkita de germana ĉinologo Wolfgang Kubin, Ĉina-Hindia Parenceco, verkita de hinda ĉinologo B. R. Deepak, Konciza Historio de Ĉinio, kies kompiladon partoprenis brita ĉinologo Michael Dillon, kaj aliaj libroj.
Kadre de la verkprojekto Ĉinaj Rakontoj Verkitaj de Eksterlandanoj, invititaj verkistoj povas rakonti pri siaj propraj spertoj en Ĉinio.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat