El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Inaŭgurita bazo de Anhui-a Esperanto-Asocio

| 2017-03-15
Bookmark and Share
 

    Antaŭtagmeze de la 12a de marto en Handaotang-a Ŝton-Kultura Muzeo, Huainan-urbo, Anhui-provinco, inaŭguriĝis bazo de Anhui-a Esperanto-Asocio. Prezidanto de la asocio Ling Bo kaj kuratoro de la muzeo Liu Daoyuan faris parolojn en la soleno. Ling diris, ke la asocio multe dankas la muzeon pri livero de la loko por Esperanto-aranĝoj, kaj la asocio disvastigos la muzeon al fremdlandanoj per Esperanto. Liu diris, ke la muzeo volas doni plej grandan subtenon al la asocio por okazigo de Esperanto-aktivecoj kaj kontribui al diskonigo de Esperanto kaj la ŝtona kulturo.

 

    Krom lokaj esperantistoj el la urboj Hefei kaj Huainan, ĉeestis la inaŭguron ankaŭ kelkaj lokaj oficialuloj kiel subtenantoj de Esperanto, ekzemple prezidanto de Huainan-a Asocio de Projektado Song Renzhi, eksa ĉefredaktoro de Huaihe-a Matenĵurnalo Li Qingnan, vicĉefo de Xiejiaji-a filio de Huainan-a Buroo de Imposto Xu Guofu ktp.

 

(Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments