El Popola Ĉinio>头条新闻>

Opinioj el "la du sesioj" per fotoj ilustritaj

| 2017-03-14
Bookmark and Share

 

    Multaj homoj diras, ke mi estas kvazaŭ vizitkarto de la ĉinoj. Produktante filmojn mi ja ofte pripensas, kiel elekti erojn de la ĉina kulturo por preni ilin en miajn filmojn.

 

——Jackie Chan (Cheng Long), membro de ĈPPIK

 

 

    Ni antaŭenigu "rizkultivado-fiŝbredadon en kombino" sur terasaj rizkampoj, kaj tiel ni akiras la plej bonan rezulton, ĉar nur tiamaniere "akvo estas uzata por pluraj celoj, ankaŭ la    rizkampo, kaj ni ricevas samtempan rikolton kaj el rizkulturado kaj el fiŝbredado".

 

——Xiao Yan, membro de ĈPPIK

 

 

    La kulturo ne nur estas aro da scioj. Mem sperti la kulturon devas esti la plej bona maniero por ĝin lerni.

 

——Feng Jicai, membro de ĈPPIK

 

 

    Klasifikado de rubaĵoj devas esti akceptebla por pli multe da homoj. La kategorioj de rubaĵoj estu facile kompreneblaj, tiel ke ili tuj ebligu al homoj ordigi la rubaĵojn.

 

——Chen Laying, reprezentanto de TPK

 

 

    Revigligu la realan ekonomion, kaj fabrikado estas la ĉefa batalkampo. Stimulu potencialon de la cifereca ekonomio, kaj bone utiligu ankaŭ la interretan industrion.

 

——Pony Ma (Ma Huateng), reprezentanto de TPK

 

  

    Nuntempe Ĉinio havas du astronaŭtinojn: Wang Yaping kaj mi. Estas atendate, ke pli da virinoj aliĝu al la vico de astronaŭtinoj responde al la bezonoj de la spaca industrio de Ĉinio.

 

——Liu Yang, reprezentanto de TPK

 

 

    Mi esperas, ke Ĉinio daŭre pligrandigos subtenon al malgrandaj entreprenoj en la kamparo, tiel ke terkulturistoj povu trovi pli multe da laborpostenoj proksime de la loĝloko.

 

——Cai Qun, reprezentanto de TPK

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments