Kion atentas sudkoreaj amaskomunikiloj en la du sesioj de 2017

| 2017-03-14
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    La du sesioj, t.e. la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa konferenco (ĈPPIK) kaj la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), la du plej gravaj politikaj okazaĵoj en Ĉinio, jam inaŭguriĝis. Pri la sesioj raportas ankaŭ ĵurnalistoj de fremdlandaj amaskomunikiloj.

 

    Kial sudkoreaj amaskomunikiloj tiom atentas pri la du sesioj?

 

    Multaj ĉefaj sudkoreaj amaskomunikiloj ankaŭ diligente kaj arde raportas pri la du sesioj de Ĉinio, ĉar Ĉinio jam fariĝis la unua granda partnero de Sudkoreio en komerco. La komerca sumo inter Ĉinio kaj Sudkoreio superas kvaronon en la totalo de la sudkorea komerco kun aliaj fremdaj landoj.

 

    Krom ekonomio, Ĉinio kaj Sudkoreio ankaŭ havas tre intimajn rilatojn en diversaj kampoj: Politike Ĉinio ludas gravan rolon pri la ses-partia kunsido por la solvo de la nuklea problemo de Popldemokratia Respubliko de Koreio; multaj ĉinaj turistoj vizitas Sudkoreion, kaj la sudkoreaj Ĉinion, kaj diversaj kaj nekalkuleble multaj aranĝoj de interŝanĝoj fojfoje okazas tra la tuta jaro inter la du landoj.

 

    Kion sudkoreaj amaskomunikiloj ĉefe raportas?

 

    Unue, la vorto 'kerno' kaptas la okulojn de multaj koreaj raportistoj. Tia vorto ne ofte aŭdeblas en la sudkorea politiko. Ĉar la politikaj sistemoj de Ĉinio kaj Sudkoreio estas malsamaj, multaj koreoj ne bone komprenas la ĉinan politikan sistemon, sed koreoj bone scias la nomon de Xi Jinping, kiu tuj post sia surpodiiĝo forte praktikis la kontraŭ-koruptan politikon.

 

Xi Jinping en la Tutlanda Popola Kongreso
 

    Post iagrada evoluo de ekonomio, en la korea socio senĉese okazas grandaj kaj malgrandaj koruptaj incidentoj de politikistoj, altranguloj kaj oficistoj de la registaro kaj pro tio plejpartaj sudkoreoj forte kritikas la registaron kaj samtempe postulas pli fortan kaj utilan politikon de la registaro por elradikigi la koruptadon. Do sudkoreoj tre alte taksas la kontraŭ-koruptan politikon de ĉina prezidanto Xi Jinping.

 

    En la ĉi-fojaj du sesioj, multaj ĉinaj altrangaj gvidantoj vokis Xi Jinping kerno de la gvidantaro kaj tio signifas, ke lia kontraŭ-korupta politiko senŝanceliĝe kaj stabile praktikiĝos ankaŭ en la estonteco.

 

    Due, la antaŭtvido de la ekonomia evoluado de Ĉinio en la venontaj jaroj multe kaptas la atenton de la sudkoreaj amaskomunikiloj. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Sudkoreio kaj la totala sumo de komerco inter Ĉinio kaj Sudkoreio superas la kvaronon de la tuta komerca sumo de Sudkoreio. Do la ĉina ekomonia politiko kaj la stabila ekonomia evoluado de Ĉinio estas tre grava ankaŭ por la stabila evoluado de Sudkoreio.

 

La nova normala stato de la ĉina ekonomia evoluado
 

    La ĉina registaro jam deklaris, ke Ĉinio eniris en la novan normalan staton en la ekonomia evoluado. Post la praktiko de la politiko de reformado kaj pordomalfermo, la ĉina ekonomio daŭre kreskis je pli ol 10 % dum ĉ. 30 jaroj, sed ekde la komenco de 2010 la jara kreskokvanto de la ĉina ekonomio malaltiĝis ĝis ĉ. 7%. Kompreneble la malaltiĝo de la kreskokvanto ne nepre signifas la malboniĝon de la ĉina ekonomio, sed signifas ke la proporcio de ekstera komerco kaj tiu de interna ekonomio fariĝas pli ekvilibra en la ĉina ekonomio. Sed tia ŝanĝiĝo de la ekonomia politiko de Ĉinio influas ne malmulte al la ekonomia situacio de Sudkoreio, ĉar la rilatoj kun Ĉinio havas tro grandan signifon en la korea ekonomio.

 

    Trie, dum la ĉi-fojaj du sesioj sudkoreaj amaskomunikiloj grave traktis jenajn du konkretajn politikojn de la ĉina regisrato. Unu estas la politiko pri aerpoluado. De la lastaj jaroj la aerpoluado en Ĉinio, precipe en la nordorienta regiono de la lando, serioze malboniĝas kaj tio eĉ minacas la sanan vivon de homoj. Kaj en la vintro tiu ĉi serioza fumnebulo de tempo al tempo atingas eĉ Sudkoreion pro la forta ventblovo el Siberio.

 

Serioza fumnebulo de Pekino
 

    Li Keqiang, ĉefministro de la ĉina registaro, forte emfazis en la registara raporto de la ĉi-jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, ke la ĉina registaro praktikos sciencajn politikojn kaj fortajn rimedojn de puno por pli purigi la aeron. Li Keqiang elmontris jenajn kelkajn konkretajn politikojn en la raporto: la granda malmultigo de PM2.5 en ĉefaj urboj; malpliigo de ellas-kvanto de sulfuraj dioksidoj kaj azotaj sterkaĵoj po 3% ktp., kaj por atingi tiujn celojn oni komencos anstataŭigi karbon, kiu estas uzata kiel brulaĵo por hejtado de loĝejoj, per puraj recikleblaj energioj. Ankaŭ sudkoreaj amaskomunikiloj alte taksis tiajn aktivajn politikojn de la ĉina registaro.

 

    La alia politiko, multe atentata de sudkoreaj amaskomunikiloj, estis plano malaltigi la uzkotizon de mantelefonoj. Nuntempe mantelefono ne nur rolas kiel komunikilo sed ankaŭ funkcias kiel televido, komputilo, kamerao, libro ktp. Do oni ĝin portas en la mano preskaŭ tutan tagon kaj ĝi fariĝis unu el la plej gravaj necesaĵoj de la ĉiutaga vivo de homoj.

 

Diversaj aplikaĵoj de mantelefono
 

    Mantelefono jam fariĝis nepraĵo por ĉiuj homoj, sed alta uzkotizo de mantelefono kaŭzas ŝuldon al uzantoj, precipe al tiuj kiuj ne havas konstantan enspezon, kiel emeritoj, junaj studentoj, ktp. Kaj tiu ĉi fakto malhelpas al tiaj homoj la utilan kaj ekvilibran uzadon de informoj per mantelefono. Kaj la alta uzkotizo de mantelefono jam estis atentata de multaj uzantoj kaj tiu ĉi politiko konvena al la postuloj de popolamaso altiris grandan aplaŭdadon.

 

    Post kelkaj tagoj finiĝos la du sesioj kaj do kiuj temoj pri Ĉinio kaptos la okulojn de la sudkoreaj amaskomunikiloj?

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments