El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina projekto aldonas pozitivan energion al mondo

| 2017-03-13
Bookmark and Share

 

    La monda ekonomio malrapide kreskas, la tendenco pri inversa tutmondiĝo aperas, la Okcidento alfrontas krizon pri administrado, la terorisma minaco ne povas esti elradikigita... Kiam nestabileco kaj necerteco estas la konstanta stato de la mondo kaj homoj veas pri malorda mondo, Ĉinio kontribuas al la monda ekonomio per ĉina saĝo kaj ĉina projekto, montras la direkton por la monda administrado, aldonas pozitivan energion al mondo plena de necertecoj, kaj gajnas vastan laŭdon de la mondo.

 

    Sabello, profesoro de Sud-Afrika Universitato, diris, ke Ĉinio promesis antaŭenigi stabilan ekonomian politikon, kaj la ĉina ekonomio elsendis tre pozitivan signalon al la mondo. Sur la fono de malvigla kaj malforta monda ekonomio, Ĉinio ankoraŭ estas ĝiaj motoro kaj stabiligilo.

 

    James Laurence, vicĉefo de Instituto pri Aŭstralia-Ĉinaj Rilatoj sub Sidneja Teknologia Universitato, diris, ke Ĉinio fiksis sian ĉi-jaran celon de ekonomia kresko je 6,5%. Laŭ la celo, dum ekonomia kresko Ĉinio ne grand-proporcie pliigos la procenton de ŝuldo en la malneta enlanda produkto. Tio povas esti granda atingo kaj bona novaĵo al la ĉina kaj monda ekonomioj.

 

    Ĉe la momento kiam oni perdas la vojon por disvolvado, multaj registaroj kaj partioj turnas sin al la ĉina modelo kaj la ĉina vojo, esperante asimili la sukcesan sperton de Ĉinio pri administrado. Multaj evoluantaj landoj lernas la sperton de ĉina disvolvado por esplori sian propran vojon.

 

    Brita ĵurnalo Fiancial Times ĵus publikigis komentan artikolon, ke Ĉinio fariĝas gvidanto de libera komerco kaj malferma ekonomio. "Se oni volas scii al kiu direkto ili volas iri aŭ kiel estos la estonteco, oni devas rigardi Ĉinion."

 

    Retejo de la germana Stutgarta Tagĵurnalo publikigis artikolon, kiu alte taksis la kontribuon de Ĉinio en disvolviĝo, dirante, ke "la ĉina disvolva modelo povas esti parto de la solvo al la urĝa monda problemo".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments