de SUN AIJUN
Urumĉio en vespero |
Kial en Dunhuang konstruiĝis Mogao-ŝtonkavernaro kun multnombraj budhostatuo? Unu el la kialoj kuŝas en tio, ke la tiamaj komercistoj vojaĝontaj al Xinjiang devis tie benopeti de la Budho bonvojaĝon sur la senlima dezerto okcidente. Hodiaŭ la situacio tute aliiĝis: Oni povas veturi al Xinjiang per ŝoseo, fervojo kaj aervojo. Nun oni bezonas pli ol 3 horojn por flugi de pekino al Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang. Do, Mogao-ŝtonkavernaro ne plu estas ekirpunkto por vojaĝantoj al Xinjiang, sed kiel artatrezorejo, ĝi fariĝis fame konata vidindejo.
Vojaĝo en aviadilo
Sidante en komforta kajuto, mi foliumis albumon pri la Xinjiang-a Civil-aviada Kompanio. Mi informiĝis, ke antaŭ 12 jaroj ĝi havis 10 aerliniojn kadre de Xinjiang. Por disvolvi siajn aviadistajn grupojn, en 1985 la Xinjiang-a Civil-aviada Kompanio sendis siajn teknikistojn lerni en Sovetunio kaj Kanado. En la sekvantaj jaroj ĝi malfermis ne nur 24 enlandajn aerliniojn de Urumĉio al Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj 18 urboj kaj turismaj vidindejoj, sed ankaŭ internaciajn aerliniojn al Kazahhstano, Uzbekstano, Rusio, Pakistano kaj aliaj landoj. La Xinjiang-a kompanio posedas pasaĝerajn aviadilojn kun 2676 sidlokoj, ĝiaj aerlinioj longas sume 49000 km kaj ĝiaj flugfojoj estas pli ol 200 ĉiusemajne.
Matene de la sekvanta tago, antaŭ leviĝo de la suno, mi venis en la aerodromon de la Xinjiang-a Civil-aviada Kompanio. Sur la vasta parko estis flugontaj dekkelkaj aviadiloj kun la emblemo Luno kaj Cigno sur la empeno, kiu simbolas sekurecon kaj feliĉon. En la suda parto de la aerodromo nova hangaro estis en konstruado kaj en la norda etendiĝis nova 3600-metra kurejo. Nun estas konstruata alia atendejo kun areo de 45000 kvadrataj metroj.
En pasaĝera aviadilo flugonta al Changsha, ĉefurbo de Hunan-provinco, mi babilis kun ujgura ĉefpiloto Aili. Li diris: "Mi havas ĵipon, sed mi neniam kuraĝas libere veturigi ĝin sur trafikovigla ŝoseo. Kiam mi stiras aviadilon, mi sentas, ke mi, rajdante surazene, paŝtas ŝafojn." Kvankam tiu ĉefpiloto, unu el la plej spertaj nacimalplimultaj pilotoj, aĝis 40 jarojn, tamen li aviadis 23 jarojn. De li mi informiĝis, ke en la Xinjiang-a Civil-aviada Kompanio laboras pli kaj pli da nacimalplimultaj pilotoj, stevardinoj kaj surteraj servistoj.
Branĉoj de la Silka Vojo
La Silka Vojo havas pli da signifoj historiaj kaj kulturaj. Dum esplorado pri ĝi oni trovis, ke multaj ĝiaj partoj variis en malsamaj historiaj periodoj. En Xinjiang ĝi havas la branĉojn sudan, mezan kaj nordan. Nia vizito komenciĝis de la norda branĉo. Tamen, la nuna kaj la historia iom diferencas inter si.
Laŭ historia noto, la norda branĉo de la Silka Vojo en Xinjiang iras de oriente okcidenten Laŭ la norda piedo de Tianŝan-montaro. Antaŭ 1000 jaroj la kortego de Tang-dinastio (618--907) starigis la gubernatoran ĉefstabejon Beiting en Tingzhou. Tio garantiis la sekurecon de la Silka Vojo norde de Tianshan-montaro kaj prosperigis komercadon kaj ekonomion de la loko. Kiel grava urbeto en norda Xinjiang, Tingzhou estis staplejo sur la Silka Vojo, Laŭdire, la poŝta vojo en Tingzhou estis sufiĉe Larĝa siatempe. En Urumĉio mi informiĝis, ke Jimsar estas nun malgranda guberniurbo. Do, pro kio ĝi dekadencis?
Kun tiu demando mi intervjuis s-ron Xu Baicheng, kiu bone studis pri la Silka Vojo. Li sternis antaŭ mi la de li desegnitan mapon kaj diris, ke la norda branĉo de la Silka Vojo en Xinjiang, kiu transiris la orientan parton de Tianshan-montaro 3000--4000 m super la marnivelo, etendiĝis ĝis Tingzhou norde de la montaro. La norda branĉo estis plena de koto somere kaj de neĝo vintre. Por atingi Tingzhou necesis longa preteriro. Tio kostis al la vojaĝantoj ankoraŭ pliajn tagojn. Je tio li demandis min, ĉu la montvojo estis facile irebla por komercisto-vojaĝantoj kun peza ŝarĝo, ĉu ĝi povis prosperigi la Silkan Vojon en Tang-dinastio.
S-ro Xu konigis al mi alian nordan branĉon de la Silka Vojo, t.e., la branĉon Baishuijian. Almontrante la mapon, li diris al mi, ke ĝi, kiu transiras Tianshan-montaron, ricevis la nomon surbaze de Baiyang-rivero el akvo de degelinta neĝo sur la montaro. Ĝi estas glata kaj rekta, kun longo de 150 km. Apud ĝi kuŝas multe da lagoj kaj fontoj, kaj krome, ankaŭ historiaj restajoj, kiaj la antikva urbo Luntai, unika imposta urbo ĉe la norda branĉo de la Silka Vojo Historie, ruino de alarm-turoj kaj ruino de 4-antikvaj urboj. Laŭ naturaj kondiĉoj kaj historiaj studoj, la branĉo Baishuijian estis preferata ol aliaj. Li daŭrigis, ke Tingzhou, kiel grava urbo politika kaj milita historie, eble ludis gravan rolon en la unua etapo post la lanĉo de la norda branĉo de la Silka Vojo en Xinjiang, sed la branĉo Baishuijian anstataŭis ĝin post nelonge kaj de tiam la komercado vigliĝis.
S-ro Xu estas emerito. Antaŭe li laboris kiel inĝeniero de kemi-industria fabriko. Ĉiutage, kiam li iris al laboro, li pasis preter Luntai. Dum pli ol 30 jaroj li sin okupis pri studo pri la antikva urbo. En 1995 li metis novan tezon pri la norda branĉo de la Silka Vojo, kiun aprobis koncernaj fakuloj.
Urumĉio en vespero
Urumĉio signifas "belan paŝtejon". Ĝi situas inter 2 montoj kaj ĉe rivero. Antikve, kiam la Silka Vojo prosperis, tie etendiĝis vasta stepo. En la baseno de Urumĉi-rivero nomadoj vivis de paŝtado. Hodiaŭ, Urumĉio havas 1.52 milionojn da loĝantoj el 43 nacioj. Post la lanĉo de la Fervojo inter Lianyugang, Ĉinio, kaj Roterdamo, Nederlando, en 1990, Urumĉio fariĝis trafika nodo internacie.
Mi pasigis mian infanaĝon en Xinjiang, kaj poste, mi forlasis ĝin por lerni kaj labori en Pekino. Mi devis ŝanĝi aŭtobuson en Urumĉio por veturi al mia hejmloko. Dum la pasintaj pli ol dek jaroj, ĉiufoje, kiam mi revizitis la urbon, min profunde impresis ĝiaj preterirejoj, aŭtovojaj trefokruciĝoj, ujguraj junulinoj, kies harligoj estas anstataŭigitaj per haroj pendantaj malsupren ĝis la ŝultroj. Mi rimarkis ankaŭ, ke nokte en Urumĉio regas plena lumo, aŭtoj kuras sur ŝoseoj, neonlampoj bunte brilas ekster luksaj hoteloj kaj amuzejoj kaj vesperfoiroj viglas ĉe stratoj.
Vespere, sur la centra placo multaj homoj, inkluzive de maljunuloj, faris gimnastikajn ekzercojn. En la alia parto de la placo oni dancis en akompano de muziko. Kaj la dancantoj plej parte estis mezaĝuloj. En la lastaj jaroj nemalmultaj urbanoj de Ĉinio dancis sub libera ĉielo. Tamen mi ne atendis, ke ankaŭ en tiu fora okcidenta urbo viglis granda nombro da dancantoj. Najbare de la placo movoplenis vesperfoiro frekventata de gejunuloj. Ambaŭflanke de la strato staris butikaj budoj unu apud alia, kiuj provizis klientojn per manĝaĵoj kaj ĉiutagaj bezonaĵoj. Tie ĝueblis ne nur rostaĵoj, ŝafaĵsupo kaj rizo kun gusto de Xinjiang, sed ankaŭ diversaj manĝaĝoj el aliaj lokooj de Ĉinio. Mi manĝis rizon supre diritan ĉe budo de Huj-oj. La 40-jara mastro diris al mi: "Mi kaj mia edzino vojaĝis en aliaj lokoj. Ni trovis, ke Urumĉi-anoj estas pli serenaj kaj honestaj. Ili manĝas viandon en grandaj pecoj, trinkas vinon el granda bovlo kaj vivas en gajeco."
Redaktoro: Xie Ruifeng