El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝtatgvidantoj ĉeestis grupajn diskutojn kun TPK-reprezentantoj

| 2017-03-10
Bookmark and Share
 

    Merkrede matene ĉinaj ŝtatgvidantoj ĉeestis grupajn diskutojn kun reprezentantoj por la kvina sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso. Ili estas Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉefministro, Zhang Dejiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Zhang Gaoli, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro.

 

    Xi Jinping ĉeestis grupan diskuton de reprezentantoj el Sichuan-provinco. Aprobante la pasintjaran laboron de la provinco Sichuan, Xi emfazis, ke la provinco devas profunde antaŭenpuŝi la proviz-flankan strukturan reformon, firme antaŭenpuŝi la batalon kontraŭ malriĉeco, efektivigi novigon kaj kreadon, krei puran politikan situacion, serĉi progreson dum konservo de stabileco, akceli reformon, reĝustigi strukturon, favori popolan vivon kaj antaŭgardi kontraŭ riskoj.

 

    Li Keqiang ĉeestis grupan diskuton de reprezentantoj el Guangxi. Li diris, ke ĉi-jare taskoj de reformo kaj disvolvo estas malfacilaj kaj pezaj. Li esperas, ke sub gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel la kerno, Guangxi devos plenforte disvolviĝi kaj fari praktikajn aferojn, plenumi sian promeson pri plibonigo de la popola vivo per atingoj de reformo kaj disvolvado, kaj rapidigi malriĉec-mildigon de malriĉaj regionoj, regionoj de malnovaj revoluciaj bazoj, naciminoritataj kaj landlimaj regionoj.

 

    Zhang Dejiang ĉeestis grupan diskuton de reprezentantoj el Heilongjiang. Li diris, ke farante disvolvadon, oni devas ĉiam preni popolon kiel kernon, labori por la interesoj de la popolo, bone efektivigi laborojn por popola bonfarto, solvi iliajn malfacilojn kaj marŝi al pli bona estonteco.

 

    Ankaŭ Yu Zhengsheng, Liu Yunshan kaj Zhang Gaoli ĉeestis grupajn diskutojn de reprezentantoj el la provincoj Hainan, Shanxi kaj Hebei.

 

(el ĈRI

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments