El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rilatoj inter Ĉinio, Usono kaj Rusio ne estas baskulludo

| 2017-03-09
Bookmark and Share
 

    La 8an de marto la Kvina Sesio de la 12a TPK de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respondis demandojn pri ĉinaj eksteraj politikoj kaj eksteraj rilatoj.

 

    Raportisto el la rusa novaĵ-agentejo TASS: Sinjoro Wang Yi, post enoficiĝo de Trump kiel usona prezidento, la ekstera mondo havas multajn komentojn pri la rilatoj inter Rusio, Ĉinio kaj Usono. Ĉu vi opinias, ke la rilatoj ŝanĝiĝas, aŭ kiaj ŝanĝiĝoj okazos?

 

    Wang Yi: Ĉinio havas bonajn rilatojn kun Rusio, kaj ni estas memfidaj pri la rilatoj. La ampleksa strategia kunlabora partnereco inter la du landoj ne estas paliativo, sed estas strategia decido bazita sur fundamentaj interesoj de la du landoj, kaj ĝi spertis diversajn provojn de ŝanĝiĝo de internacia situacio. Nun la duflankaj rilatoj estas en la plej bona periodo de disvolvado, kaj la reciproka konfido estas plej altnivela historie, tial la rilatoj ne ŝanĝiĝos pro ajnaj eksteraj faktoroj aŭ kaŭzoj. Samtempe ni ŝatas vidi pliboniĝon de rilatoj inter Rusio kaj Usono, ĉar tio estas grava kaj bona novaĵo por la tuta mondo. Ĉi-jare la gvidantoj de Ĉinio kaj Rusio renkontiĝos plurfoje, kaj tio kondukos la dulandajn rilatojn al pli nova nivelo. Samtempe la du landoj plifortigos strategian kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj ludos la rolon kiel stabiligiloj kaj balastoj en la ŝanĝiĝema internacia situacio.

 

    La rilatoj inter Ĉinio, Usono kaj Rusio en la nova epoko ne devas esti baskulludo. La tri flankoj devas fari adicion, ne subtrahon, devas diskuti pri komuna gajno, sed ne pri nul-sumo. Ni kredas, ke la tri flankoj povos kune plenumi la devon pri konservo de la monda paco kaj kune preni sur sin la respondecon por disvolvo de la mondo per pozitiva interreago kaj reciproka antaŭenigo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments