El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekstrakto de ĉi-jara raporto pri registara laboro

| 2017-03-06
Bookmark and Share

 

    La 5an de marto ĉina ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro. Jen ekstrakto:

 

    Bona komenco de "13a Kvinjara Plano"

 

    Ĉinio akiris multajn atingojn, kaj la registaro faris ok ĉefajn laborojn.

 

    Ekonomio pliboniĝis en stabileco: profitoj de industriaj entreprenoj malpliiĝis je 2,3% en 2015, sed kreskis je 8,5% en 2016.

 

    Lastjare la novaj laborpostenoj estis liveritaj al 13,14 milionoj da homoj en urboj kaj urbetoj.

 

    La reala kresko de la pokapa disponebla enspezo de la loĝantaro atingis 6,3%.

 

    Estis malfacilaĵoj kaj problemoj: severa aeropoluo oftis en iuj regionoj; estis korŝiraj grandaj akcidentoj; elstariĝis iuj demandoj, ekzemple firmaoj estis devigitaj je tre multaj pagoj, kaj ordinaraj homoj alfrontis malfacilojn en publikaj servoj.

 

    Ĉi-jaraj celoj

 

    La celo de kresko de la malneta enlanda produkto (MEP) estis fiksita je ĉirkaŭ 6,5%, tamen Ĉinio klopodos por atingi pli bonan rezulton en praktiko.

 

    La kresko de la konsumantara prezindico estis projektita je 3%;

 

    Novaj laborpostenoj estos liveritaj por pli ol 11 milionoj da homoj en urboj kaj urbetoj (je unu miliono pli multe ol 2016), kaj registrita senlaboreco estos malaltigita ĝis malpli ol 4,5%;

 

    Energikonsumo po unuo de MEP estos reduktita ĝis pli ol 3,4%;

 

    Impostoj de entreprenoj estos reduktitaj je 350 miliardoj da juanoj kaj aliaj pagoj de entreprenoj estos reduktitaj je 200 miliardoj da juanoj;

 

    Pli ol 10 milionoj da homoj en la kamparo estos liberigitaj el malriĉeco;

 

    13 milionoj da kamparanoj estos transloĝigitaj al urboj.

 

    Ĉi-jaraj ĉefaj laboroj

 

    Elimino de postiĝintaj produktkapabloj: la tuta lando reduktos ferŝtalan produktkapablon je 50 milionoj da tunoj kaj la karbproduktkapablon je pli ol 150 milionoj da tunoj.

 

    Malpliigo de stoko de nemoveblaĵoj: la registaro subtenos urbanojn kaj kamparanojn aĉeti loĝejojn por persona uzo en tria- kaj kvara-nivelaj urboj kaj pliigos liveradon de terenoj por konstruado de loĝejoj en urboj, kiuj havas premon de loĝeja prezaltiĝo.

 

    Malpliigo de kostoj: la lando malaltigos impostojn sur malgrandaj firmaoj kaj vaste reduktos neimpostajn ŝarĝojn de firmaoj.

 

    Reformado de ŝtataj entreprenoj: kompani-sistema reformado estos fundamente finita. La lando profundigos reformadon de miksita posedsistemo de ŝtataj entreprenoj kaj faros substancan paŝon en elektr-energia kaj petrola sektoroj.

 

    Investo: la tuta lando plenumos 800 miliardojn da juanoj da investo por konstruado de fervojoj kaj 1 800 miliardojn por konstruado de ŝoseoj kaj akvovojoj.

 

    Konsumo: Ĉinio antaŭenigos disvolvon de elektronika komerco kaj ekspresa servo en malgrandaj komunumoj kaj kamparo, kaj vastigos efektivigan amplekson de produktoj vendataj en- kaj eksterlande kaj konformaj al la kriterio de "samaj produktolinioj, samaj normoj kaj samaj kvalitoj".

 

    Novigo: Ĉinio akcelos esploradon kaj disvolvadon de novaj materialoj, artefarita inteligenteco, kvina-generacia tekniko de movebla komunikado ktp.

 

    Mediprotekto: la denseco de PM2.5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol aŭ egalas al 2.5 mikronoj) estos evidente malaltigita en ĉefaj regionoj.

 

    Medicino: enhospitaligitaj malsanuloj povos pagi kostojn rekte per medicina asekuro en aliaj lokoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments