La unua gazetara konferenco de la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK
Posttagmeze de la 2-a de marto, en la Popola Halo de Pekino, okazis la unua gazetara konferenco de la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Wang Guoqing, proparolanto de la sesio, diskonigis al ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj pri la stato de ĉi-foja sesio kaj respondis iliajn demandojn.
Dum la konferenco, kiu daŭris unu horon kaj 20 minutojn, Wang Guoqing respondis 18 demandojn pri efektivigo de la "13-a Kvinjara Plano", kreskrapideco de ekonomio, profundigo de reformado, helpado al malriĉaj loĝantoj, "La Zono kaj Vojo" kaj la Suda Ĉina Maro, koncerne al politiko, ekonomio, diplomatio kaj popola vivo.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat