El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fosilioj de dinosaŭraj ovoj el mezozoiko trovitaj en Zhejiang, Ĉinio

| 2017-03-02
Bookmark and Share
 
 

    Lastatempe, en Yiwu, urbo de la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, oni trovis fosiliojn de dinosaŭraj ovoj en iu konstruejo. Post esploro de fakuloj, la dinosaŭraj ovoj estis konfirmitaj kiel tiuj de mezozoikaj herbovoraj dinosaŭroj.

 

    Antaŭ nelonge, apud la konstruejo estis trovitaj ankaŭ aliaj fosilioj de dinosaŭraj ovoj, kies formo, grandeco kaj koloroj estas similaj al tiuj de la ĉi-foje trovitaj.

 

    Laŭ fakuloj, serio da malkovroj de fosilioj de dinosaŭraj piedsignoj kaj iliaj ovoj en la lastaj jaroj ebligas la konjekton, ke dum mezozoiko Yiwu havis bonajn geologiajn kondiĉojn kaj ekologian medion, kaj estis paradizo por dinosaŭroj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments