Fumado malpermesata en publikaj lokoj ekde marto en Ŝanhajo, Ĉinio
La 27-an de februaro, sur okulfrapa loko de iu butikumcentro en Ŝanhajo estis algluita la marko de "fumad-malpermeso". La regularo pri fumad-regado en publikaj lokoj en Ŝanhajo estas plene efektivigita ekde la 1-a de marto. Laŭ la regularo fumado estas malpermesata en endomaj publikaj lokoj kaj laborejoj, kaj en publikaj transportiloj. Ankaŭ endomaj fumad-ĉambroj kaj -zonoj estas abolitaj. Se oni malobservis la regularon, kiel monpunon laborejoj devas pagi la sumon de 2 000 ĝis 30 000 juanoj; individuoj devas pagi la sumon de 50 ĝis 200 juanoj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments