El Popola Ĉinio>头条新闻>

Intervjuoj pri "du sesioj" kun diplomatiaj senditoj de fremdaj landoj al Ĉinio

| 2017-02-28
Bookmark and Share

    Lastatempe kelkaj fremdlandaj ambasadoroj al Ĉinio estis intervjuitaj de Ĉina Tagĵurnalo kaj esprimis siajn opiniojn pri la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso kaj la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco baldaŭ okazontaj en Pekino, Ĉinio.

 

 

    Pakistana ambasadoro: akcelo de "La Zono kaj Vojo"

 

    Pakistana ambasadoro al Ĉinio Masood Khalid diris, ke li esperas estigi en la "du sesioj" novajn ideojn por traktado de tutmonda protektismo kaj akcelo de konstruado de "La Zono kaj Vojo".

 

    Khalid diris, ke Ĉinio efektivigas la 13an Kvin-jaran Planon, antaŭenigas konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, kaj klopodas por plu akceli reformon kaj malfermon, novigon, socian disvolvadon kaj mediprotektadon. Li diris: "Ni volas scii kiel la raporto pri registara laboro gvidos la ekonomian disvolvadon ĉi-jare."

 

    Li opinias, ke Ĉinio akiris grandan progreson en ekonomia disvolvado dum pli ol 30 jaroj post komenco de la reformo kaj malfermo kaj liberigis pli ol 700 milionojn da loĝantoj el malriĉeco.

 

 

    Srilanka ambasadoro: internacia rolo de Ĉinio

 

    Srilanka ambasadoro al Ĉinio Karunasena Kodituwakku diris, ke kiel fremdlandano li zorgas pri la diskutoj koncernaj al la internacia rolo de Ĉinio en la estonteco. Laŭ lia vidpunkto, la politiko de la ĉina registaro, kiu subtenas investadon de ĉinaj entreprenistoj en fremdaj landoj, kreskigos la investon de Ĉinio en Azio, Afriko kaj Eŭropo.

 

    Li diris ankaŭ, ke Usono kaj aliaj grandaj ekonomioj komencis preni "pli introvertajn" politikojn pri komerco kaj investo, kaj la komerco inter Ĉinio kaj tiuj landoj estos eble influita. Por reagi al la ŝanĝiĝo kaj pluigi la ekonomian kreskon de Ĉinio, li sugestis, ke Ĉinio grandigu enlandan postuladon aŭ serĉu novajn internaciajn merkatojn.

 

 

    Perua ambasadoro: disvolvado de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj

 

    Perua ambasadoro Juan Carlos Capuay diris, ke lia zorgo estas, ĉu la ĉina registaro donos pli da atentoj al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Akceli disvolvadon de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj estas la fundamenta solvo al la demando pri laborigo de 1 300 milionoj da loĝantoj. Li diris ankaŭ, ke la proponoj pri "La Zono kaj Vojo" kaj konstruado de liberkomercaj regionoj en Azi-Pacifiko helpas Ĉinion transdoni sukcesajn spertojn al pli da aliaj landoj.

 

 

    Svisa ambasadoro: libera komerco

 

    Svisa ambasadoro Jean-Jacques de Dardel diris, ke li donas atenton al la sinteno de la ĉina registaro pri libera komerco kaj malferma ekonomio.

 

    Li alte taksis la ŝtatan viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Svislando en la lasta monato, lian prelegon en la Monda Ekonomia Forumo Davos kaj lian viziton al stabejoj de internaciaj organizoj en Svislando. Li pensis, ke lia prelego montris la respondecon de Ĉinio.

 

    Li donas atenton ankaŭ al la Internacia Kunlabora Forumo pri "La Zono kaj Vojo", kiu okazos en majo. Li opinias, ke la propono "La Zono kaj Vojo", prezentita de Ĉinio, estas saĝa rimedo, kaj ĝi povas aldoni viglecon al la monda ekonomio.

 

 

    Kazaĥa ambasadoro: ĉiuj temoj de "du sesioj"

 

    Kazaĥa ambasadoro Shakhrat Nuryshev diris, ke ĉiuj temoj de la "du sesioj" estas gravaj kaj havas gravan signifon por profunda esploro de politikoj kaj disvolvaj strategioj de Ĉinio pri la estonta disvolvo.

 

    La ambasadoro atendas okazigon de la "du sesioj". Li diris: "En la lastaj jaroj ni rimarkis, ke sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping, Ĉinio montris pozitivajn eksterajn politikojn kaj brave iris al eksterlandaj merkatoj. Plifortiĝas la rolo kaj pozicio de Ĉinio kiel granda lando en la mondo."

 

     Li diris, ke Kazaĥio kiel najbaro, fidinda amiko kaj strategia partnero de Ĉinio ludas gravan rolon en la efektivigo de la iniciato de la Silkvoja Ekonomia Zono.

 

 

    Tajlanda provizora aferŝarĝito: ekonomia disvolvado de Ĉinio

 

    Tajlanda provizora aferŝarĝito Karntimon Ruksakiati diris: "Tajlando kaj Ĉinio estas intimaj partneroj en duflankaj komerco kaj investo. La ŝtatnivelaj strategioj de la du landoj, nome la propono "La Zono kaj Vojo" de Ĉinio kaj la 4.0-strategio de Tajlando estas interkompletigaj kaj havas spacon por kunlaboro en ekonomia disvolvado. Tial ni donos multe da atentoj al la ekonomiaj temoj en la 'du sesioj' kaj serĉos pli striktan ekonomian kunlaboron kun Ĉinio."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments