El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pure termika energio populariĝas en Ĉinio kaj ĉina kompanio Sinopec ekspluatas grandegan kvanton da geoterma energio

| 2017-02-28
Bookmark and Share
 

    En la 26-a de februaro raportis L'Agence France-Presse kun la titolo: petrol-giganto Sinopec ekspluatas grandegan kvanton da geoterma energio de Ĉinio. Ŝtata petrol-giganto Sinopec jam prospektoris centojn da senpetrolaj ŝaktoj en Ĉinio. La avantaĝo de tiuj ŝaktoj, profundaj je ĉirkaŭ 1609 metroj, estas la jena: ili liveras puran termikan energion al lokaj loĝantoj. Du trionoj da elektro en Ĉinio venas el karbo-bruligataj centraloj, tamen preskaŭ ĉiuj loĝejoj en la gubernio Xiongxian de la provinco Hebei, kiu havas 400 mil loĝantojn, estas hejtataj de geoterma energio el la ŝaktoj profundaj je ĉirkaŭ 1500 metroj.

 

    Laŭ fakuloj, Ĉinio havas riĉan rezervon de geoterma energio, sed multe da tiu ĉi energio ne estas uzata, okupanta nur malpli ol 0.5 % de la tuta energi-konsumado de la lando. 

 

    Nun, la kompanio havas en 16 provincoj de Ĉinio geoterm-energiajn ekipaĵojn por liveri hejtadon al loĝejoj aŭ fabrikoj je entute 40 milionoj da kvadrataj metroj, reduktante ellason de karbona dioksido je 3 milionoj da tunoj. Norda Ĉinio estas turmentata de serioza aeropoluo, la potenca avantaĝo de la projekto estas tio, ke ĝi povas grandskale redukti lokan aeropoluon.

 

    Laŭ Sinopec, gubernio Xiongxian ne plu uzas la tradician hejt-sistemon per karbo, kaj fariĝis la unua "urbo sen fumado el kamentuboj". Laŭ plano de Sinopec, ĝis 2020 estos 20 tiaj urboj. La plano de la kompanio estas konforma al la ĉina celo pri reduktado de aeropoluo kaj disvolvo de puraj energifontoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments