El Popola Ĉinio>头条新闻>

Biblioteko en la stilo de Hogwarts en altlernejo en Siĉŭano, Ĉinio

| 2017-02-24
Bookmark and Share
 

    En iu altlernejo en la provinco Siĉŭano, Ĉinio, sin trovas biblioteko en la klasika stilo okcidenta-ĉina. Tie estas kastel-stila fasado, spirala ŝtuparo kaj antikvaj mebloj eŭrop-stilaj, tiel la biblioteko aspektas kiel Hogwarts, lernejo de magio kaj sorĉado el la roman-serio Harry Potter.

 

 

    Tamen aldone al la stilo de Hogwarts la biblioteko havas ankaŭ elementojn ĉin-stilajn, kiel klasikaj libroŝrankoj kaj mebloj, skulptitaj pordoj kaj fenestroj, lanternoj ktp.

 

 

    Laŭraporte, la ĝenerala dezajno de la biblioteko estas kombinado de la ĉina kaj okcidenta stiloj kaj la tuto estas dividita en 3 partojn, nome la malnova halo, la nova halo kaj la halo de liberalaj artoj. Iliaj stiloj respektive venas de la ĉina klasika arkitekturo, la eŭropa gotika arkitekturo kaj tiu de tradiciaj loĝdomoj en okcidenta Siĉŭano.

 

 

    La biblioteko ne nur havas delikatan aspekton, sed ankaŭ estas mult-funkcia kaj uzata ankaŭ kiel muzeo kaj eksperimenta areo por instruado. Estas raportite, ke la malnova halo estas ankaŭ muzeo por klasikaj mebloj de okcidenta Siĉŭano. Tie estas diversaj skulptitaj lignaj libroŝrankoj kaj tradiciaj tabloj, kaj ili ĉiuj estas antikvaj kaj por ilia kolektado oni elspezis multe da tempo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments