El Popola Ĉinio>头条新闻>

Portugala prezidento: Portugalio profundigos la rilatojn kun Ĉinio en 2017

| 2017-02-23
Bookmark and Share
 

    La 21-an de februaro laŭ la loka tempo, Marcelo Rebelo de Sousa, prezidento de Portugalio, diris en Lisbono, ke por Portugalio kaj Ĉinio profundigi duflankajn rilatojn en 2017 havas specialan signifon. Li ankaŭ esprimis sian opinion, ke EU ja konscias, ke estas multe utile plifortigi kunlaboron kun Ĉinio.

 

    Laŭ raporto de la portugala novaĵ-agentejo Lusa, Marcelo opinias, ke laŭ ĉiuj indikoj la rilatoj inter Portugalio kaj Ĉinio fariĝos pli intimaj en la venontaj jaroj. Portugalio devas ludi ĉefan rolon por instigi kontaktojn inter Ĉinio kaj tiaj organizoj kiaj EU, la Komunumo de Portugallingvaj Landoj kaj la Iberi-amerika Komunumo.

 

    Li rimarkigis, ke 2017 estos grava jaro por profundigi duflankajn rilatojn por Portugalio kaj Ĉinio, kiuj daŭre tenis rilatojn dum kelkaj jarcentoj. "EU komprenas, ke ĝi devas ne nur daŭrigi la transatlantikan partnerecon kaj tradician amikecon, sed ankaŭ fortigi rilatojn kun Ĉinio, kaj la samo validas ankaŭ al Portugalio", li aldonis.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments