El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La Zono kaj Vojo" helpas al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj kvin landoj en Centra Azio

| 2017-02-23
Bookmark and Share
 

    Komence de januaro, sinsekve venis la 25-a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj kvin najbaroj en Centra Azio, nome Uzbekio, Kazaĥio, Taĝikio, Kirgizio kaj Turkmenio. Dum la pasintaj 25 jaroj, Ĉinio kaj la kvin landoj respektis unu la aliajn, kune progresis kaj penadis por reciproka profito kaj kungajno. En la estonteco, la strategio de "La Zono kaj Vojo", kiel nova ligilo por kunlaboro inter Ĉinio kaj la kvin landoj, plu antaŭenigos disvolviĝon de iliaj interrilatoj.

 

    La amikeco inter la kvin landoj kaj Ĉinio havas longan historion. La antikva Silka Vojo estis ligilo inter tiuj landoj kaj Ĉinio. Same kiel la ĉina popolo, la popoloj en landoj de Centra Azio bone memoras la viglecon de la tiama Silka Vojo. En Kazaĥio kaj aliaj centraziaj landoj videblas multaj vendejoj nomitaj "Silka Vojo". Tiu antikva komerca vojo funkciis ne nur por transportado de silkaĵoj, teo, porcelanaĵoj, vinberoj kaj spicaĵoj, sed ankaŭ por kultura interŝanĝo.

 

    Nun la "Silka Vojo" ludas pli gravan rolon. En septembro 2013, dum sia vizito al Kazaĥio, ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis la proponon pri kunkonstruo de la ekonomia zono sur la Silka Vojo. Unu monaton poste, dum sia vizito al sudorienta Azio, Xi Jinping proponis kunkonstruadon de la Mara Silka Vojo en la 21-a Jarcento. "La Zono kaj Vojo" fariĝis nova ligilo por kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj en Centra Azio, kaj kunligas la sorton de tiuj landoj.

 

    En Centra Azio furoras la proverbo "malplena sako ne staras". Nun, post tri-jara konstruado, "La Zono kaj Vojo" estas starigita, kaj tiu "sako" estas plena de rikoltoj. Ĝis nun, pli ol cent landoj kaj internaciaj organizoj pozitive partoprenis en konstruado de "La Zono kaj Vojo", glate iras la establo de la fonduso por la Silka Vojo kaj tiu por ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭrazio. Tio ramis fundamenton por kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj en Centra Azio kaj plivastigis novan pensmanieron por stabila disvolvado de du- kaj multflankaj interrilatoj.

 

    Ĉinio kaj la landoj en Centra Azio estas bonaj najbaroj kaj partneroj. Kiel dirite de la fama uzbeka poeto Navoi, "estas nenio pli bona ol vivado en amikeco."

 

    En majo de la kuranta jaro, en Pekino, Ĉinio okazos pintforumo pri internacia kunlaboro kadre de "La Zono kaj Vojo". Tio sendube plu antaŭenigos konstruadon kaj disvolvadon de "La Zono kaj Vojo", kaj starigos scenejon por la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", inkluzive de la kvin landoj en Centra Azio, por profundigi kunlaboron kaj kune plani komunan disvolvadon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments