Dekmil en Changchun, Ĉinio, dum la Printempa Festo

| 2017-02-23
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    Kial mi ne reiris al Sudkoreio?

 

    La Printempa Festo estas unu el la du plej gravaj tradiciaj festoj laŭ la luna kalendaro en Ĉinio, kaj la alia estas la Aŭtunmeza Festo. Ankaŭ Sudkoreio havas tradiciajn kulturaĵojn vere similajn al la ĉinaj. Antaŭ la Printempa Festo miaj gefratoj kaj amikoj telefone proponis al mi reveni al Sudkoreio por la Festo, sed mi neis, ĉar mi jam decidis dum la ĉi-foja Printempa Festo vojaĝi al la urbo Changchun, kiu situas en Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio.

 

La Printempa Festo en Sudkoreio
 

    Preskaŭ antaŭ 20 jaroj mi jam spertis la ĉinan Printempan Feston dank' al invito de mia kunlernantino de la Ĉina Popola Universitato, lia hejmurbo estas la fame konata antikva urbo Xi'an de Shaanxi-provinco. Tiam mi ne povis sufiĉe ĝui la etoson de la ĉina Printempa Festo pro tio ke oni elkore regalis min dum mia tuta restado.

 

    Changchun: neĝo kaj malvarmo

 

    Mi decidis viziti la urbon Changchun ĉefe pro du kialoj. Unue mi ege volis vidi neĝon, ĉar estas tre malfacile vidi ĝin en Pekino. Mi ankaŭ volis sperti iom vere severan malvarmecon. Due, mia amiko jam kelkfoje invitis min tranokti ĉe li post mia eklaboro en Pekino.

 

    Kiam mi ekveturis al Changchun nokte en la 27-a de januaro, la lasta tago de 2016 laŭ la ĉina luna kalendaro, tiam plejpartaj familioj de Ĉinio jam kolektiĝis en sia hejmo kaj estis farantaj ĝjaŭzi-ojn por festi la novjaron. Pro tio multaj vagonlitoj de trajnoj estis vakantaj.

 

    Ĉirkaŭ la 6-a horo matene, 30 minutojn antaŭ la atingo de mia trajno al la stacidomo Changchun, konduktoro de la trajno vekis pasaĝerojn dormantajn kaj tiam mi tuj kuntiris kurtenon de fenestro kaj vidis domegojn, ŝoseojn kovritajn per neĝtavolo. Tiel jam antaŭ mia atingo al Changchun estis atingita unu el la du celoj de mia ĉi-foja vojaĝo al la urbo.

 

Nanhu-lago de Changchun
 

    Mi kutime tre malofte uzas poŝtelefonon kaj eĉ malŝaltas tiun aparaton, kiu fojfoje sonoras kaj ricevas tedajn mesaĝojn. Sed ĉi-foje tuj post mia atingo al la finstacio, mi tre dankis sciencistojn kaj pruduktantojn, kiuj faris tiun ĉi utilan aparaton. Antaŭ mia ekveturo mi kaj mia amiko klare interkonsentis kie ni renkontiĝu, sed la nove konstruita stacidomo estis tiel vasta, ke mi ne trovis la rendevuan lokon kaj vagadis pli ol 10 minutojn. Tiam mia poŝtelefono helpis min trovi mian amikon.

 

    Antaŭ mia ekveturo mi prenis el vestoŝranko gantojn, dikan kaj longan koltukon, subvestojn ktp., kiujn mi tute ne uzis en Pekino. Sed kontraŭ mia timo kaj espero la vetero de Changchun estis ne tiom malvarma dum mia 3-taga restado escepte de la lasta nokto. Tiujn aĵojn do mi preskaŭ ne bezonis.

 

    Ĝjaŭzi-o en la Printempa Festo

 

    Kutime mi ne tre emas viziti vidindejojn kiam mi vojaĝas al iu urbo. Mi pli preferas renkonti tieajn geamikojn, kun ili interbabili, viziti lokan tradician bazaron kaj gustumi lokajn manĝetojn. Jam antaŭ mia ekveturo mi esprimis mian preferon al mia amiko. Pro tio li aranĝis preskaŭ nenian specialan planon. Do dum 3 tagoj ni simple ripetadis manĝadon, ripozon, promenadon kaj interbabiladon ktp.

 

    Dum la Printempa Festo, ĉinoj tradicie mem faras kaj manĝas ĝjaŭzi-ojn en sia hejmo. Ĝjaŭzi-o estas unu el la plej ŝatataj manĝaĵoj de ĉinoj en la ĉiutaga vivo sed tiuj ĝjaŭzi-oj, kiujn oni manĝas en la meznokto de la Printempa Festo, entenas la signifon de rekuniĝo kaj bonaŭguro de la tuta familio.

 

Monero en ĝjaŭzi-o
 

    La edzino de mia amiko preparis ĝjaŭzi-ojn por nia tagmanĝo kaj mia amiko atentigis min antaŭ la manĝo, ke mi forte maĉu ĝjaŭzi-ojn, ĉar monero povas esti kaŝita en iu el ili. Surprizite mi demandis lin kial oni enmetas moneron en ĝjaŭzi-on? Mia amiko klarigis al mi, ke ĝi estas la tradicio de la nordorienta regiono de Ĉinio. Oni kredas, ke tiu, kiu trovas ĝjaŭzi-on kun monero enmetita, gajnos multe da mono en la nova jaro. Ĉi-foje tiu bonŝanco trafis la edzinon de mia amiko.

 

    Specialeco de Changchun

 

    Post la tagmanĝo ni iris al "banpalaco". Li klarigis al mi, ke dum la lastaj 20 jaroj banejoj multe prosperis en la urbo Changchun, populariĝis multaj ege grandaj kaj luksaj banejoj, kiujn oni kutime nomas banpalacoj. Tiuj palacoj jam fariĝis unu speco de vizitindaj lokoj de Changchun.

 

    Ni iris al banpalaco najbare de lia domo. Ĝi estas vere luksa kaj granda. La banujo estas sufiĉe granda, kaj povas enteni ĉ. 20 homojn samtempe. Sur muro de la banujo estis pendigita granda televido kaj 8 aŭ 9 personoj rigardis ĝin ĝuante banadon. Antaŭ la banujo estas kelkaj tabloj kaj tie homoj aŭ ludas kartojn aŭ interbabiladas trinkante teon. Sur la dua etaĝo de la banejo estas diversaj vaporban-ĉambroj, te-trinkejo, masaĝ-ĉambro kaj tiuj ĉambroj jam plenis de homoj je nia alveno. Mia amiko diris al mi, ke tiuj homoj preskaŭ maldormis la tutan nokton kun siaj familianoj, parencoj kaj amikoj kaj pro tio ili vizitis la banejon por refreŝigi la lacigitan korpon.

 

Banejo de Changchun
 

    En la nordorienta regiono de Ĉinio estas multaj frandaĵoj, precipe bongusta rizo kaj diversaj viandaĵoj. De matenmanĝo ĝis vespermanĝo surtabliĝis minimume 3-4 malsamaj viandaĵoj kiaj ŝafaĵo, porkaĵo, bovaĵo, kokaĵo kaj diversaj fiŝaĵoj por gajigi mian buŝon. Do mia stomako estis preskaŭ torturita de tro da viandaĵoj dum 3 tagoj.

 

    Sur stratoj mi povis trovi ne malmultajn manĝejojn, kiuj havas koree skribitajn ŝildojn. Fakte en la nordorienta regiono de Ĉinio loĝas multaj kore-devenaj ĉinoj kaj koreoj venintaj el la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR) kaj suda Koreio por komerco, kaj al ili servas multaj kore-stilaj manĝejoj. La lastan tagon de mia restado en Changchun ni vespermanĝis en manĝejo, kiu estas administrata rekte de la nordkorea registaro. Mi aŭdis, ke la laborantoj de tiu manĝejo estas zorgeme selektitaj de la nordkorea regisraro. Tie mi povis gustumi diversajn manĝaĵojn de KPDR, kiujn mi malfacile povas gustumi en Sudkoreio.

 

Kore-stila manĝejo
 

    Dank' al la vizito al la urbo Changchun kaj gastado ĉe mia amiko dum la Printempa Festo, mi povis malfortigi mian bedaŭron pri la decido ne reiri al mia lando, kiu havas saman tradician feston kiel tiu en Ĉinio.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments