El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova paĝaro por la Zamenhof-Jaro

| 2017-02-22
Bookmark and Share
 

    Per la Konkurso por paĝaro pri Zamenhof UEA havos novan plurlingvan paĝaron. La realigo de la paĝaro estos de Guillem Sevilla, magistro pri tipografio, profesia reteja dezajnisto kaj enpaĝigisto el Barcelono.

 

    La strukturo de la retejo konsistus el 8 ĉefaj paĝoj:

    1. Hejma paĝo

    2. Vivo de Zamenhof

    3. Verkaro

    4. Fotoj

    5. Filmetoj

    6. Citaĵoj

    7. Idearo

    8. Kontakto/Kolofono

 

    Teknike ĝi ebligos tradukon al pli ol 50 lingvoj, kaj depende de volontulaj tradukantoj, ni intencas prezenti la vivon kaj verkon de Zamenhof al plej multaj popoloj.

 

    Ni bonvenigas konsilojn, sugestojn, historiajn faktojn kaj fotojn, traduk-proponojn al zamenhofjaro100@gmail.com aŭ en la oficiala forumo de UEAhttp://forumo.esperanto.net/index.php?board=30.0.

 

    La retejo estos preta en la komenco de marto, kaj la tradukado komenciĝos tuj poste.

 

    Ni profitas la okazon por rememorigi vin, ke ni bezonos la helpon de ĉiuj por disvastigi la retejon kaj kontakti la gazetojn. Bonvolu legi ankaŭ nian Alvokon por labori por la Gazetara Kampanjo Zamenhofjaro http://uea.org/gk/668a1.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments