El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sciencistoj de NASA: la luno devas esti redifinita kiel planedo

| 2017-02-21
Bookmark and Share
 

    Eksterlandaj amaskomunikiloj lastatempe raportis, ke, kvankam ĉiuj scias ke la luno estas la satelito de la tero, tamen ĉi tiu difino povus esti renversita en la estonteco.

 

 

    Tiuj raportoj temas pri apelaciio de pluraj fakuloj de Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA) al la akademia rondo por revizii la difinon de planedo. Ili opinias, ke same kiel satelitoj de Jupitero kaj Saturno, la luno havas la karakterizaĵojn de planedo, kaj do devas esti redifinita kiel planedo.

 

    Se la Internacia Astronomia Unio akceptus ilian argumenton, tiam ne nur Plutono povus reveni al la listo de planedoj, sed ankaŭ pli ol 100 satelitoj en la sunsistemo povus fariĝi planedoj.

 

    Alan Stern, ĉefsciencisto de la projekto Novaj Horizontoj de NASA, kaj liaj 5 kolegoj diris, ke la publiko ofte havas antaŭjuĝon pro la vorto "planedo" kaj ne interesiĝas pri aliaj ne-planedoj.

 

    Por sekvi la pli rigoran sciencan difinon kaj por plialtigi la konscion de la publiko, ili proponas redifini la terminon "planedo" en la kadro de geofiziko, kiu substrekas fizikajn karakterizaĵojn de ĉielaj korpoj, prefere ol eksteraj ĉirkaŭaj karakterizaĵoj.

 

    Laŭraporte, se la nova difino validiĝus, ĉiela objekto ĉirkaŭ alia planedo estus ankaŭ konsiderata kiel planedo, tiel la tero kaj la luno fariĝus duobla sistemo de planedoj. Se ĉiela objekto havus sufiĉan graviton kaj estus formita el miksitaj ŝtonoj, do ĝi estus ankaŭ konsiderata kiel planedo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments