El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio jam fariĝis la plej granda komerca partnero de multaj latinamerikaj landoj

| 2017-02-21
Bookmark and Share
 

    Ekde de la nova jarcento, la komerco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko rapide kreskas. En 2016 la komerca sumo inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj 16-obliĝis surbaze de tiu en 2000, okupante 6% de la totala kvanto de la eksterlanda komerco de Ĉinio pli multe ol 2.7% en 2000. Ĉinio jam fariĝis la plej granda komerca partnero de multaj latinamerikaj landoj.

 

    En 2016 la komerca kvanto inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj kaj regionoj atingis 216.6 miliardojn da usonaj dolaroj. Eksporto el Latin-Ameriko al Ĉinio restis stabila. Por multaj jaroj Ĉinio estis la plej granda importanto de latinamerikaj produktaĵoj kiel mineraloj, sojfabo kaj sukero.

 

    Osvaldo Rosales, la sekci-direktoro pri internacia komerco kaj integriĝo de la Ekonomia Komisiono por Latin-Ameriko kaj Karibio de UN, diris, ke la ĉina merkato ludas gravan rolon kiel stabiligilo por eksterlanda komerco de Latin-Ameriko. En la grava turnopunkto de la disvolvo de Latin-Ameriko, Ĉinio kiel emerĝanta merkato fariĝos grava partnero de latinamerikaj landoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments