El Popola Ĉinio>头条新闻>

Humanaj provizoj de Ĉinio al Afganio alvenis en Kabulo

| 2017-02-20
Bookmark and Share
Kune ĉeestas la ceremonion Yao Jing (la kvara de maldekstre), ĉina ambasadoro en Afganio, kaj Wais Ahmad Barmak (la kvara de dekstre), afgana ministro pri katastrofo-traktado kaj humanaj aferoj.
 

    La 19-an de februaro en la kabula flughaveno okazis ceremonio por akcepti la unuan aviadilon kun humanaj provizoj de Ĉinio al Afganio. La ceremonion kune ĉeestis Yao Jing, ĉina ambasadoro en Afganio, kaj Wais Ahmad Barmak, afgana ministro pri katastrofo-traktado kaj humanaj aferoj.

 

 

    Yao Jing diris, ke Ĉinio estas amika najbaro de Afganio kaj ke la ĉina registaro tre zorgas pri la ĉi-foja neĝoŝtormo en Afganio, kaj kredas, ke tiuj provizoj povos esti distribuitaj al la tuŝitaj personoj laŭeble plej rapide.

 

 

    Wais Ahmad Barmak diris, ke la ĉina registaro ĝustatempe respondis al la peto de la afgana registaro kaj per agado montris sian amikecon al la afganaj registaro kaj popolo. Depost kiam Afganio suferis de la katastrofa neĝoŝtormo, Ĉinio estas la unua lando, kiu provizis la afganajn viktimojn per helpo.

 

    En tiu ĉi vintro en multaj lokoj de Afganio neĝis amase, kaj la vivo de multaj viktimoj malfaciliĝis. Do la ĉina registaro donacis tendojn, kotonajn litkovrilojn, jakojn kaj aliajn humanajn provizojn, kiuj estas bezonataj por trakti la katastrofan neĝon. La provizoj estas dividitaj por esti transportitaj per du aviadiloj, kaj la dua aviadilo alvenos al Kabulo en la 25-a de februaro.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments