El Popola Ĉinio>头条新闻>

Turisma industrio en Rumanio alvokas al la registaro simpligi viz-procedojn por altiri ĉinajn turistojn

| 2017-02-20
Bookmark and Share
La rumana ministerio de turismo kaj la nacia asocio de vojaĝ-agentejoj okazigas simpozion por disvolvi la ĉinan merkaton.
 

    La 17-an de februaro la reprezentantoj de la turisma industrio de Rumanio diris, ke malfacilaĵoj en akirado de vizo estas la ĉefa faktoro, kiu limigas la nombron de ĉinaj turistoj en la lando. Ili ankaŭ esprimis esperon, ke la aŭtoritatoj prenos rimedojn por altiri ĉinajn turistojn.

 

    Tiutage la rumana ministerio de turismo kaj la nacia asocio de vojaĝ-agentejoj okazigis simpozion por disvolvi la ĉinan merkaton, kaj ĝin partoprenis dekoj da lokaj vojaĝagentejoj. La partoprenantoj rimarkigis, ke Rumanio estas riĉa en turismaj allogoj, sed pro la problemoj de vizo turistoj el Ĉinio estas tre malmultaj. Ili ankaŭ aldonis, ke la manko de rektaj flugoj estas alia kaŭzo de malmultaj ĉinaj turistoj en Rumanio.

 

    Dum la simpozio lokaj vojaĝ-agentejoj ankaŭ dividis siajn spertojn pri akcepto de ĉinaj turistoj. Nombro da agentejoj diris, ke la akcepto de ĉinaj turistoj postulas plenan preparadon. Problemoj, kiujn kaŭzas diferencoj de kulturo kaj de kutimoj, povas esti solvitaj per ĝusta preparado.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments