El Popola Ĉinio>头条新闻>

Seriaj fotoj pri Ŝanhajo faritaj de ĉina fotografisto estas kolektitaj de usona konata muzeo

| 2017-02-17
Bookmark and Share

    Laŭ raporto el San-Francisko, Usono, en la 16-a de februaro, 50 seriaj fotoj pri la iama Ŝanhajo fotitaj de la ĉina fotografisto Gong Jianhua fariĝis konservaĵoj de la konata Galerio de Virginio kaj la Muzeo de la Universitato de Riĉmondo. En la unua nun okazas la ekspozicio de tiuj fotoj. Ĝi komenciĝis en la 11-a de januaro kaj daŭros ĝis la 3-a de oktobro.

 

Gong Jianhua (meze) klarigas al Michael Taylor (dekstre) sian foton. (fotita de Zhong Xin)
 

    Michael Taylor, ĉefkuratoro de la Galerio de Virginio, diris, ke la fotoj helpas rigardantojn koni la kulturon de Ĉinio kaj ĝian socian progreson el la historia vidpunkto. Li diris: "Ĉinio estas ekonomia grandpotenco, kaj ĝi spertis grandegan ŝanĝiĝon en lastaj jaroj. La seriaj fotoj komprenigas tion al usonaj spektantoj, ĉar la fotoj rakontas al la publiko, ke tio estas la iama Ŝanhajo, kaj la nuna kaj estonta ne plu tia."

 

Eksponiĝas la seriaj fotoj pri la iama Ŝanhajo en la usona galerio. (fotita de Zhong Xin)
 
Foto pri la iama Ŝanhajo farita de Gong Jianhua
 

    Laŭ Gong Jianhua, por disvastigi la ĉinan kulturon tre grava estas pliigo de interkompreno kaj kultur-interŝanĝoj inter la ĉina kaj usona popoloj. La eksponado ne nur helpas usonanojn koni Ĉinion tra nova fenestro, sed ankaŭ provizas ĉinojn per nova pensmaniero por prezenti la ĉinan kulturon al la tuta mondo.

 

    Gong Jianhua nun loĝas en San-Francisko. Li komencis fari dokumentan fotadon de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Liaj fotoj fidele registras la pasintecon, disvolviĝon kaj ŝanĝiĝojn de Ŝanhajo. De post la 1980-aj jaroj, liaj pli ol cent fotoj akiris internaciajn premiojn orajn, arĝentajn kaj kuprajn.

 

    La Galerio de Virginio estas inter la dek plej bonaj muzeoj de Usono pri la vasteco de la terareo, la nombro de laborantoj kaj la skalo de fonduso. Ĝi havas riĉajn konservaĵojn, kaj estas rigardata kiel unu el la plej pintaj multflankaj artmuzeoj de la lando.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments