El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Germanio festas 45an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj

| 2017-02-16
Bookmark and Share
La 15an de februaro laŭ la loka tempo, ĉina ambasadorejo en Germanio okazigis gazetaran konferencon pri kulturaj aktivecoj celebrantaj la 45an datrevenon de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. (Fotita de la raportisto Peng Dawei el Ĉina Novaĵ-Agentejo)
 

    Por festi la 45an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, serio da kulturaj aktivecoj sub la titolo "Hodiaŭa Ĉinio -- kunlaboro, amikeco kaj kungajno" okazos ĉi-jare en Germanio. La aktivecoj temas pri muziko, teatro, danco, dezajno, literaturo, kino kaj aliaj artoj.

 

    En la komenco de la kuranta jaro la programo "Ĝoja Printempa Festo" en diversaj lokoj de Germanio inaŭguris la kulturajn interŝanĝojn de la jaro. Sekve la Nacia Kompanio de Pekina Opero, Nacia Opera kaj Danc-Drama Teatro de Ĉinio kaj aliaj trupoj partoprenos en la Internacia Maja Muzikfestivalo en Wiesbaden, la Internacia Muzikfestivalo en Saar, kaj ludos en Berlina Filharmonia Halo kaj aliaj arthaloj. Interalie, estos premiero de la opero "La Sinkinta Boato de Sorĉisto", kiu rezultas de kunlaboro inter ĉinaj muzikistoj kaj Germana Nacia Teatrejo Weimar.

 

    La Muzeo de Imperiestra Palaco kaj la Ŝanhaja Muzeo kunlaboros kun la Berlina Nacia Muzeo por du grandskalaj ekspozicioj, nome "Portretoj de la Dinastioj Ming kaj Qing" kaj "Ĉinio kaj Egiptio", respektive en julio kaj oktobro, kun daŭro de pli ol tri monatoj. Guangdong-a Muzeo de Arto kaj la Internacia Mar-Muzeo de Hamburgo kunokazigos la "Ekspozicion de Antikvaj Objektoj laŭ la Mara Itinero de la Silka Vojo".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments