El Popola Ĉinio>头条新闻>

Maljunulejo en loĝkvartalo de Pekino

| 2017-02-16
Bookmark and Share

    En 2050 la nombro de pli-ol-60-jaraj ĉinoj kalkuliĝos al 483 milionoj, kaj en ĉiu trio da homoj estos unu maljunulo. La ĉina registaro perfektigas la sistemon pri servoj al maljunuloj. La maljunulejo Cuncao Chunhui, en pekina loĝkvartalo, ŝanĝas la vivojn de grandaĝaj maljunuloj.

 

 

    Ĉiumatene, Zhao Weijian, 81-jara profesoro de Centra Konservatorio de Muziko, akurate iras en maljunulejon, en la loĝkvartalo Heping Jiayuan, por akompani sian edzinon Li Baoqiong.

 

    La geedzoj Zhao loĝis en la loĝkvartalo Heping Jiayuan por dekoj da jaroj. Iliaj du filinoj vivas eksterlande. Post emeritiĝo profesoro Zhao daŭre laboras en la konservatorio kaj neatendite lia edzino eksuferis je senila demenco (Alzheimer-malsano). Iutage, ordigante fotojn, Zhao hazarde legis la vortojn "Baldaŭ filino vojaĝos al Usono por studi kaj pli kaj pli malmultiĝos familianoj ĉe mi. Mi ne scias, kiam ni revidiĝos?", kiujn la edzino skribis ĉe la dorso de la foto farita en 1986.

 

    Baldaŭ post enfalo en senilan demencon, ŝi perdis la kapablon moviĝi pro malfunkciiĝo de genuoj. Sekve vizito de kuracistoj fariĝis malfacila afero, ĉar ilia loĝejo troviĝas en la kvara etaĝo de senlifta konstruaĵo. Tiam Zhao ne sciis kion fari. Bonŝance en lia loĝkvartalo troviĝas maljunulejo, kie lia edzino loĝas ekde 2015.

 

 

    Ĉiutage, post kelkminuta irado Zhao atingas la maljunulejon, sian duan hejmon, por akompani la edzinon. En la maljunulejo, modela loĝkvartala maljunulejo en la distrikto Chaoyang, vivas grandaĝuloj kun averaĝa aĝo de 85 jaroj, la plej maljuna estas 104-jara, kaj 50% de la loĝantoj suferas je senila demenco aŭ cerebelatrofio. Iuj el ili kapablas iom prizorgi sin kaj aliaj tute ne. Krom flegado al tiuj maljunuloj, la maljunulejo ankaŭ servas al pli ol 5 mil maljunuloj loĝantaj en proksimaj loĝkvartaloj. Ĉiutage laborantoj de la maljunulejo liveras tagmanĝon al hejmoj de la maljunuloj, kiuj havas rilatan postulon.

 

 

    Maljunulejoj en loĝkvartaloj plibonigas la vivon de grandaĝaj maljunuloj, kiuj ne kapablas sin prizorgi. Havigi al la maljunuloj feliĉan vivon estas deziro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro. En la estonteco, la pekina registaro ellaboros pliajn rimedojn por servi al la maljunuloj kun malsamaj postuloj, por ke ili pli multe profitu de ĉina disvolvado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments