El Popola Ĉinio>头条新闻>

Roboto ekuzata en la kampo de flegado

| 2017-02-15
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Jiji maljunulejo en la urbo Natori, Miyagi-gubernio, Japanio, enkondukis la roboton "Telenoid", kiu povas komunikiĝi kun homoj. Per la enkonduko de la roboto oni celas preventi Alzheimer-malsanon aŭ malpezigi ĝian simptomon. Al la roboto mankas vizaĝ-esprimoj, sed ĝuste pro tio oni povas projekcii al la roboto aspekton de homo kiun oni imagas, tiel ke ĝi fariĝas pli akceptebla por la grandaĝuloj, kiuj ne emas komunikiĝi kun aliaj.

 

    En la roboto estas instalitaj videokamerao kaj laŭtparolilo, kaj ĝi povas esti manipulata de malproksime kaj komunikiĝi kun homoj. Ĝiaj figuro kaj korpopezo estas similaj al tiuj de bebo kaj la kvar membroj estas simpligitaj.

 

    La roboton evoluigis Hiroshi Ishiguro, profesoro de la Universitato de Osaka. Li diras, ke konversacioj kun la roboto povas helpi preventi Alzheimer-malsanon aŭ malpezigi ĝian simptomon. Estas la unua fojo en la mondo, ke roboto estas uzata en la kampo de flegado krom por pure esploraj celoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments