El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina lingvo fariĝis la kvara plej populara fremdlingvo en Francio

| 2017-02-15
Bookmark and Share
La retejo de France 2
 

    "En la lastaj 10 jaroj kvarobliĝis la nombro de lernantoj de la ĉina lingvo en francaj mez- kaj elementaj lernejoj." Laŭ raporto farita de la televida kanalo France 2, la ĉina lingvo jam fariĝis la kvara plej amase lernata dua fremdlingvo en elementa kaj meza edukadoj de Francio post la lingvoj hispana, germana kaj itala.

 

    Laŭ la raporto nun ĉirkaŭ 44 mil lernantoj elektas la ĉinan lingvon kiel sian duan fremdan lingvon en mezlernejoj, kaj krome la lingvon lernas ankaŭ pli ol 6 mil elementlernejanoj. Io tia estis neimagebla antaŭe. En iu elementa lernejo kie daŭras ĉinlingvaj kursoj, la tria-jaraj lernantoj ĉiusemajne havas 3 horojn da lecionoj, kaj ili devas koni 250 ĉinajn ideogramojn en 3 jaroj. Instruisto diris, ke la gramatiko de la ĉina lingvo estas simpla, kaj la lingvo ne havas konjugacion, do ĝi estas facile lernebla.

 

    La scipovo de la ĉina lingvo povas esti ankaŭ grava supereco por dungiĝo. Ekzemple, ne nur okulfrapas la ĉie videblaj ĉinlingvaj signotabuloj en la parizaj flughavenoj, sed ankaŭ la doganliberaj vendejoj de tiuj havenoj bezonas laborantojn, kiuj parolas la ĉinan lingvon. Specialistoj diris, ke la rapide grandiĝanta postulo de edukado de la lingvo rilatas al la evoluo de Ĉinio kaj interŝanĝo inter la lando kaj aliaj landoj, kaj ke "la valoroj de la ĉina lingvo por komunikado kaj dungiĝo estas jam vaste konataj". Certe, la scivolemo kaj intereso de francoj pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo ankoraŭ restas kiel grava kialo de la populariĝo de tiu ĉi lingvo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments