El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Pekino okazas "Rigardu Berlinon": prezentado de filmoj ĉinaj, germanaj kaj francaj

| 2017-02-15
Bookmark and Share
 

    Vespere de la 10-a de februaro, en Franca Instituto de Ĉinio malfermiĝis "Rigardu Berlinon", prezentado de ĉinaj, germanaj kaj francaj filmoj. La solenan malfermon ĉeestis Clemens Treter, direktoro de Goethe-Instituto en Pekino, Robert Lacombe, konsilisto pri kunlaborado kaj kultura agado de la Ambasado de Francio, kaj Liao Fan, la unua ĉina laŭreato de la premio Arĝenta Urso en Berlina Internacia Film-Festivalo. Dum la ĉi-foja okazaĵo estas prezentitaj 18 elstaraj filmoj, kiuj estis prezentitaj kaj partoprenis konkursojn en Berlina Internacia Film-Festivalo en la lastaj jaroj.

 

    Clemens Treter rimarkigis dum la malfermo: "Kultura kunlaboro inter eŭropaj landoj realiĝis per dialogoj, kaj tiuj dialogoj povas okazi ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la tuta mondo. La okazaĵo 'Rigardu Berlinon' kunligis filmojn el Germanio, Francio kaj Ĉinio. Tio estas bonega afero, kiu simbolas malferman dialogon inter Eŭropo kaj Ĉinio."

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments