El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina muzikisto denove gajnis la premion Grammy

| 2017-02-14
Bookmark and Share
Ĉina folklora muzikisto Wu Tong
 

    Laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj en la 13-a de februaro, la kanto Hello de la brita kantistino Adele gajnis la 59-an premion Grammy por la plej bona kanto de la jaro.

 

    La kanto Sing Me Home de la ĉina folklora muzikisto Wu Tong gajnis la Grammy-premion por la plej bona mond-muzika albumo. Wu Tong estas unu el la membroj, kiuj fondis la Silkvojan Ensemblon. Estas la dua fojo, ke li kaj lia muzikgrupo gajnas la premion Grammy. En februaro 2010, per la kanto Songs of Joy and Peace Wu Tong, Yo-Yo Ma kaj aliaj membroj gajnis la Grammy-premion por la plej bona albumo de transĝenra klasika muziko. La Silkvoja Ensemblo estis fondita en 1999 de la tutmonde fama violonĉelisto Yo-Yo Ma kaj muzikistoj el multaj landoj kun la ideo, ke muziko povas forigi diferencojn en opinioj. La grupo kunfandas muzikajn stilojn de diversaj popoloj kaj redifinis la koncepton de la klasika muziko.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments