El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hollande laŭdis atingojn de kunlaboroj inter Francio kaj Ĉinio en 2016

| 2017-02-10
Bookmark and Share

 

    La 8-an de februaro François Hollande, franca prezidento, ĉeestis la kunsidon por festi ĉinan Novan Jaron laŭ la luna kalendaro. En la kunsido li diris, ke Francio kaj Ĉinio kunlabore atingis multon en la lasta jaro. "Por Francio kaj Ĉinio 2016 estis jaro granda," li konkludis.

 

    En 2016 Francio kaj Ĉinio faris signifan progreson en la kampo de civila atomenergio. En la kampo de agrikulturaj produktoj la 45 areoj de vinproduktado el Bordozo, Francio, kun apartaj nomoj de origino komencis esti protektataj de la Ĉina Geografia Indiko. En la lastaj jaroj homaj interŝanĝoj inter la du landoj fariĝis pli oftaj. La nombro de francaj vizoj donitaj al ĉinoj rapide pligrandiĝas kompare kun tiuj de lastaj kelkaj jaroj. Ĉinaj studentoj studantaj en Francio atingis 35 milojn da personoj.

 

    Hollande ankaŭ laŭdis Ĉinion pro tio, ke la lando ludis rolon en gravaj internaciaj aferoj. Li diris, ke komence de tiu ĉi jaro ĉinaj gvidantoj en siaj paroladoj dum Davos-forumo forte defendis la principon de libera komerco, kaj ankaŭ Francio kontraŭstaris al mem-izoliteco kaj komerca protektismo.

 

    Hollande ankaŭ laŭdis Ĉinion pro la rolo, kiun ĝi ludis por helpi atingi la interkonsenton pri klimata ŝanĝo en Parizo. Tiurilate li emfazis la gravecon de la Komuna deklaracio de la gvidantoj ĉina kaj franca pri klimata ŝanĝo, publikigita antaŭ la klimata konferenco en Parizo.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments