El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Sichuan estis lanĉita projekto por revivigi la populacion de ruĝaj ibisoj

| 2017-02-10
Bookmark and Share

    Antaŭtagmeze de la 1-a de novembro 2016, 50 ruĝaj ibisoj estis transportitaj al la provinco Sichuan, kie tiu ĉi speco de birdo ne ekzistis dum duona jarcento. Nun, tiuj ruĝaj ibisoj jam enirs en la periodon de reproduktado. Ekde marto en la mondon venos iliaj idoj.

 

 

    "En la historio de la ruĝaj ibisoj, Sichuan estis ilia ununura vivloko en sudokcidenta Ĉinio. La ĉi-foja alvenigo de la birdoj helpos rehavigi al tiu ĉi loko sovaĝan populacion de ruĝaj ibisoj." Xiong Tieyi, ĉefspecialisto pri genetikaj resursoj de la Sichuan-a Akademio de Scienco pri Naturaj Resursoj kaj estro de la Eksperimenta Stacio pri Biologiaj Resursoj de la Monto Emei, diris: "La ruĝaj ibisoj venigitaj el la provincoj Henan (meza Ĉinio) kaj Zhejiang (sudorienta Ĉinio) formos la populacion konsistantan el 50 individuoj. Tio estas la unua fojo por Sichuan venigi populacion de ruĝaj ibisoj el aliaj lokoj."

 

 
 

    Nun, la nombro de sovaĝaj ruĝaj ibisoj en Ĉinio estas ĉirkaŭ 2500, preskaŭ egala al tiu de grandaj pandoj. Por tiu ĉi birdo Sichuan estis ilia ununura vivloko en sudokcidenta Ĉinio. Ekde 2012 oni jam proponadis por revivigi la populacion de ruĝaj ibisoj en la provinco kaj ĝin denove pligrandigi. En 2015, la akademio komencis kunlabori kun la provincoj Zhejiang, Henan kaj Shaanxi por alvenigi ruĝajn ibisojn kaj subskribis interkonsentojn kun ili.

 

    "En la nuna situacio ni portempe planas malfermi la vivon de la ruĝaj ibisoj al la publiko en la 1-a de majo 2018." Xiong Tieyi diris, ke post du jaroj la nombro de la ruĝaj ibisoj bredataj de homoj eventuale superos cent." Se tiuj birdoj bonorde restos en Sichuan, tio fariĝos alia modelo en savado de minacataj bestoj post la sukceso de tiu de grandaj pandoj."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments