El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komunikiĝanto kun nigraj presbitoj

| 2017-02-09
Bookmark and Share

 

    En la mondo vivas ĉirkaŭ 2 000 nigraj presbitoj. Ili estas saĝaj, singardemaj kaj timas homojn. En la ŝtata naturparko de Mayanghe en la ĉina sudokcidenta Guizhou-provinco, arbargardisto Xiao Zhijin finfine povas alvoki la presbitojn per fajfado kaj manĝigi ilin post provado dum 18 jaroj.

 

    Antaŭ 30 jaroj lokaj vilaĝanoj ne ŝatis la presbitojn, ĉar ili ŝtelis maizon sur kampoj. Tamen la singardemaj presbitoj ĉiam eskapis el ĉasado. "La kontraŭstaro inter vilaĝanoj kaj presbitoj daŭris ĝis starigo de la naturparko en 1987." La naturparko estis promociita al la ŝtata en 2003, kaj post unu jaro ĝi estis enigita en la Programon de la Homaro kaj Biosfero.

 

 

    En 1997 la naturparko komencis la programon pri manĝigo kaj malsovaĝigo de presbitoj, kaj arbargardisto Xiao Zhijin estis engaĝita en la programon. "Estis kvar laborantoj, kaj fine restas nur mi." "Komence, pro nesciado pri iliaj kutimoj, mi pendigis maizojn, oranĝojn kaj kukumojn sur branĉojn kaj atendis ilian manĝon. Pasis duonjaro, tamen ili tute neglektis la manĝaĵojn. Iutage mi hazarde vidis, ke ili manĝis batatojn en kampo. Do mi disdonis batatojn al ili kaj sukcesis." En la postaj tri jaroj Xiao komprenigis al ili sian fajfadon tri-sam-longan.

 

    Tri jaroj nepercepteble pasis, tamen por Xiao estis kvazaŭ 30 jaroj. "Komence en plejparto de la tempo mi loĝis en kaverno, kaj neniu parolis kun mi. Mi vivis preskaŭ izolita. Por observado de iliaj vivkutimoj, mi estis mordita de serpentoj kaj vundita pro stumblo. Tamen mi havis pli kaj pli profundan amon al ili." Nun aŭdinte lian fajfadon, liaj "infanoj" kolektiĝas el ĉiuj direktoj de la monto. Xiao faris provadon dum 18 jaroj por atingi tiun ĉi celon.

 

    "Estas miraklo," diris Xiao Zhi, esploristo de la naturparko. Tiuj presbitoj vivas sur klifoj. Eĉ fakuloj ne povas facile vidi ilin en sovaĝejo. Krom la simio-grupo, kiun Xiao delonge sekvas, li starigis bonajn rilatojn ankaŭ kun aliaj tri grupoj. Xiao faris grandan kontribuon al la programo.

 

    La nigraj presbitoj estas sub ŝtata protekto kiel sovaĝa besto de la unua kategorio. En la valo de Mayanghe kreskas pli ol 130 specoj da plantoj manĝeblaj por tiuj presbitoj kaj tieaj kavernoj estas taŭgaj loĝejoj por ili. La loko kun preskaŭ 800 nigraj presbitoj el pli ol 70 grupoj estas nomata la regno de nigraj presbitoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments