El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova rimedo por ĉesigi fumadon

| 2017-02-08
Bookmark and Share

    La 7-an de februaro ĉinaj raportistoj informiĝis de la Sesa Hospitalo sub la Pekina Universitato, ke Lu Lin, estro de tiu ĉi hospitalo, kaj lia grupo trovis, ke buŝa prenado de la medikamento Propranolol helpas al paciento forigi la memoron koncernan al fumado kaj mildigi la psikan deziron al cigaredo kaŭzatan de diversaj faktoroj. Koncerna scienca artikolo estas jam publikigita en JAMA Psychiatry, usona gazeto pri psikiatrio.

 

 

    En la raporto pri la monda epidemio de tabako fare de la Monda Organizaĵo pri Sano en 2013, oni diras ke la fumado de tabako estas la unuavica kaŭzo de preventebla morto de homoj, kaj ĝi ĉiujare mortigas preskaŭ 6 milionojn da personoj kaj kaŭzas ekonomian perdon je kelkcent miliardoj da juanoj en la mondo.

 

    Laŭ scienca esplorado nikotino povas kaŭzi ŝanĝiĝon de nervaj kanaloj en la cerbo pro neŭroplasteco, kaj tiel formiĝas forta kaj longperioda pasio al nikotino. Homo suferanta de nikotina dependeco daŭre deziras fumi, kaj tio malfortigas kaj eĉ detruas la persistemon de li aŭ ŝi forlasi cigaredon. Do, la ŝlosilo de klinika sukceso estas: forigi la patologian memoron pri pasio je nikotino kaj mildigi la psikan deziron de pacientoj. Por tio Lu Lin kaj lia grupo unue faris eksperimentojn al bestoj kaj trovis, ke Propranolol efikas al ili. Sekve la teamo sukcese utiligis la rezulton de tiu ĉi eksperimento en klinika provado. La nova rimedo helpos la fumantojn kiuj malfacile ĉesigas fumadon, kaj helpos solvi la medicinajn kaj sociajn problemojn de dependeco al nikotino.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments