El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ke Jie denove la unua en mondaj go-rangolistoj

| 2017-02-07
Bookmark and Share
La 18-an de julio 2016, AlphaGo en la unua loko kun 3612 poentoj
 

    La 4-an de februaro, la monda go-ranga retejo GoRatings faris signifan alĝustigon por mondaj rangolistoj. La komputila programo AlphaGo, kiu iam rangis en la unua loko kun 3612 poentoj, la 18-an de julio 2016, kaj la alia artefarita inteligenteco DeepZenGo estis forigitaj el la rangolistoj. Krome, poentoj de konkursoj inter komputilaj programoj kaj homaj go-ludantoj ne plu estas kalkulataj.

 

Post la alĝustigo, Ke Jie denove okupas la unuan lokon.
 

    Antaŭe, AlphaGo estis enmetita en la rangotabelojn de GoRatings, kaj tio kaŭzis grandan polemikon. La rango fariĝis vera rango inter homaj ludantoj per la ĉi-foja alĝustigo kaj sekve estas pli justa.

 

    Post la alĝustigo ĉina ludisto Ke Jie denove okupas la unuan lokon kun 3633 poentoj, superante la sekvan je preskaŭ 50 poentoj. Kvankam artefaritaj inteligentecaj programoj ne plu aperas en la rangolistoj, ili daŭre ludos kontraŭ homaj ludantoj. Laŭraporte, en aprilo de tiu ĉi jaro, Ke Jie kaj AlphaGo ludos finalon en Wuzhen, urbeto en la provinco Zhejiang, Ĉinio.

 

    Estas menciinde, ke AlphaGo-ekspluato de la kompanio Deepmind ne estas por go-ludado. Ĝi multfoje asertis, ke ĝi volas uzi analizan kaj komputivan funkciojn de tiu programo en aliaj kampoj kiel ekzemple sanprizorgo, merkatika analizo kaj meteologia esploro.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments