El Popola Ĉinio>头条新闻>

Starigita tutlanda monitor-reto de aerpoluo

| 2017-02-07
Bookmark and Share
 

    Publikaj dokumentoj montris, ke de post la komenco de la 12a Kvinjara Plano, Ĉinio akiris gravan trarompon en tekniko por atmosfera monitorado. Ĉinio starigis sistemon por regula monitorado, evoluigis teknikon de reta monitorado pri kvanto de PM2,5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2,5 mikronoj aŭ egalas al 2,5 mikronoj), kio efike subtenis la efektivigon de la nova normo de aerkvalito en la periodo de la 12a Kvinjara Plano.

 

    Chen Jining, ĉina ministro pri mediprotekto, diris, ke la tutlanda reto de monitorado estis starigita, kun pli da monitor-stacioj en Pekino, Tianjin kaj Hebei. Li diris: "Ni pli multe zorgas pri la grupa monitorado. Ni determinas ne nur la densecon de PM2,5, sed ankaŭ la konsistaĵon kaj la kialon de aerpoluo. Ni havas staciojn de homa kolektado de specimenoj kaj laserradarajn staciojn, kaj per la aviada platformo ni povas observi kiel moviĝas la poluaĵoj en la atmosfero. Tio estas grandskala eksperimento, ne simpla rezulto el laboratorio aŭ teoria modelkalkulado."

 

    Ĝenerale, pli da stacioj en urboj povas pli objektive reflekti la aerkvaliton. Wu Jiyou, vicdirektoro pri monitorado el la Ministerio de Mediprotekto, diris, ke dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano, Ĉinio plibonigos 1 436 monitor-staciojn, kaj estos starigitaj 16 stacioj por aerkontrasto, 96 regionaj stacioj, fotokemiaj stacioj kaj stacioj por monitorado de partikloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments